Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
4-a Ĉapitro
Kial la tera homo preferas maldelikatan nutraĵon kiel la animalan.
Dum la supre menciitaj substancoj estas nur venenaĵoj sen ia nutrovaloro kaj sekve ne apartenas al nutraĵoj, la nun priparolotaj produktoj iomgrade konsistas el nutroelementoj por homoj. Sed nur iomgrade, ĉar ili apartenas al speco de nutraĵo, kiu estas destinita por organismoj pli primitivaj ol la homa; alivorte ili ne plu taŭgas por la homa organismo, ĉar la homo evoluante postlasis la stadion, kie ili estas la natura nutraĵo. La homo ĝenerale ne konscias pri tiu ŝanĝo; sed el la multegaj nenormalaj sanstatoj en nia tempo, kaŭzitaj de tiuj ne plu taŭgaj nutroelementoj, naskiĝis forte kreskanta konscio pri la gravo de la nutrodemando, kaj jam aperis tendenco postuli nutraĵon pli delikatan kaj pli konforman al la alta evolustadio de la homaj korpo kaj spirito.
      La koncernaj nutroelementoj, kiujn la homo estas forlasanta, kaj kiujn li komencas abomeni, do tute ne donas normalan nutraĵon al la nuna homo. Ili reprezentas grandparte energion tute fremdan al lia organismo. Al ilia kategorio apartenas ekzemple viando, lardo kaj besta graso, fiŝoj, la diversaj kraboj kaj moluskoj. Tiaj nutraĵoj bone konformas al estaĵoj kun pli fortika organismo kiel leonoj, tigroj kaj hienoj, hundoj, katoj ktp. Kaj ju pli la homa evolustadio superas tiun de tiuj bestoj, des pli la nomitaj nutro elementoj fariĝas nenatura nutraĵo por la homo.
      Malgraŭ ĉi tio la homo grandparte sin nutras ĝuste per tiaj netaŭgaj elementoj, kaj tio montras, ke kompare kun la cetera organismo lia nutrokonscio kaj liaj gustumorganoj postiĝis en la evoluo. Tial sur la alta homa evolustadio la gustumorganoj ankoraŭ ne estigas la ĝustajn malsaton kaj soifon, la normalan avidon pri la nutraĵo destinita por tiu nivelo; al la gusto de taŭgaj nutroelementoj ili ankoraŭ ne tiel reagas, ke la homo trovas ĝin pli alloga ol la guston de animalaĵoj. Tial la nuna homo ankoraŭ konsumas la maldelikatajn animalajn produktojn, kvankam ili kiel nutraĵo multe malsuperas tiujn, kiuj el kosma vidpunkto montriĝas la ĝusta nutraĵo por la organismo de evoluinta tera homo.
      Kvankam la nuntempa tera homo en tre multaj kampoj mirinde progresis kaj moderniĝis, li tamen, kiel montrite, multe postiĝis koncerne sian nutradon. Bildon pri li – pri liaj sinnutra stato kaj spirita stato – donas la biblio per la parabolo pri la perdita filo, kiu – – manĝas kun la porkoj. Ne nur por sia necesa nutrado li manĝas la nomitajn maldelikataĵojn, sed krome la kontentigo de tiu nenatura avido al animalaĵoj fariĝis al li la kulmina parto el la plej multaj plezuraranĝoj, ĉe kiuj li do vivas precipe por manĝi, dum li devus manĝi precipe por vivi.
      Ĉar la menciitaj animalaj nutroelementoj estas partoj el la organismo de mortigitaj bestoj, ili ne povas eviti la karakterizon: kadavraĵo. Konsumi tiajn elementojn do egalas manĝi kadavron, kaj tia nutromaniero kompreneble apartenas al primitiva besta evolustadio kaj tute ne decas por homo iom altkultura.
      Mi rapidas rimarkigi, ke per la ĉi-tie-aj analizoj mi kompreneble ne intencas ataki viandomanĝanton, nek homon kiu buĉas, ĉasas aŭ fiŝas. Kontraŭe mia opinio estas, ke ĉiu mem – kaj ne mi aŭ iu alia – decidu pri sia rilato al la ĉi tie traktata problemo laŭ siaj evoluo, intelekto kaj spirita sinteno. Miajn analizojn mi donas pro tio, ke la nutrodemando estas tiom grava por la homaro; neniu akiros plenan sanon aŭ vere sendoloran ekziston, antaŭ ol li havos ĝustan rilaton al la nutrofonto, kiu, laŭ la eternaj leĝoj, destiniĝis por la evoluŝtupo de progresinta homo, al la nutrofonto, kies funkcio ne postulas kruelaĵon kaj mortigon; kaj pri la ekzisto de tiu nutrofonto mi atentigos en ĉi tiu libreto. Krome mi montros, ke konsumado de animalaĵoj ne nur signifas torturon kaj mortigon al la estaĵoj, el kiuj ili preniĝas, sed ĝi efikas mortige ankaŭ al la konsumantaj homaj estaĵoj. Konsumado de animalaj nutraĵoj do en duobla grado rompas la leĝon de ekzisto, la eternan ordonon: "Ne mortigu".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.