Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
33-a Ĉapitro
Se ni ne amas la mikroskopajn estaĵojn, la "materion" en nia propra organismo.
Finfine mi deziras sciigi, ke per ĉi tiu libreto mi intencas atentigi pri la fakto, ke por akiri vere feliĉan sorton oni devas ami ne nur samspeculojn – la homojn – kaj aliajn estaĵojn ĝenerale rekonatajn kiel vivulojn, sed ankaŭ la vivospecojn, kiuj en formo de "materio" konsistigas nian propran organismon, kaj kies vivecon nia fizika sentu maro ne povas rekoni; ĉar ankaŭ al ili etendas sin nia devo laŭ la granda ordono de amo. Se ni ne plenumas al ili, al la mikrokosmo en ni mem, la amordonon, ni ne rajtas, kaj ne povas atendi, komplezon kaj bonfaron de la granda makrokosma estaĵo, en kies organismo ni mem estas mikrokosmo. Mia deziro do estas igi miajn legantojn kompreni, ke sen praktikata amo al la miriadoj da mikroskopaj estaĵoj rajte loĝantaj en nia organismo ni absolute ne plenumas la kvinan ordonon kaj estas nur mizera ilo por Dio en Lia plano por la vivuloj. Kaj se homo restas en tia stato, li ankaŭ restas malsana kaj mizera; daŭre katenita al primitivaj manifestoformoj lia ekzisto estas nur ombro, kvankam ĝi laŭdestine devus esti brila spirita lumo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.