Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
32-a Ĉapitro
Narkotaj, ebriigaj kaj stimulaj substancoj ne apartenas al ĝusta nutraĵo.
Antaŭ ol fini ĉi tiun libreton pri la ideala nutraĵo, mi volas ankaŭ rimarkigi, ke el vegetala materialo oni produktas ankaŭ "ĝuaĵojn", kiuj absolute ne taŭgas kiel nutraĵo por homa organismo. Al tiu kategorio apartenas ĉiuj anestezaj, ebriigaj kaj the stimulaj substancoj konsumataj kiel "ĝuaĵoj". Ilia detrua efiko venas el tio, ke ilia vibrado estas multe pli forta ol tiu de la homa organismo, kiu – infektite de tiu troeco – ekvibras en al ĝi nenatura takto. La sekvoj montriĝas kiel eksciteco, ebrio, perdo de sinkontrolo, aŭ kiel plena senkonscie, kaj iom post iom la koncerna estulo degeneras fizike kaj spirite; tial la menciitaj "ĝuaĵoj" propre apartenas al tre malsupra evoluŝtupo, kaj komplete neeblaj ili estas en zono, kiun superbrilas la sankta spirito, kaj kie la estuloj estas gvidataj de sublima perfekta konscio.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.