Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
30-a Ĉapitro
Kial pura fruktokarno iĝos la nutraĵo de la estonta homo.
Ni nun trastudis la ĉefajn analizojn pri la terhoma nutrado. Laŭ ili la ideala nutraĵo, t.e. nutraĵo akordanta kun la altaj moralaj leĝoj kaj kun la nova mondkoncepto, estas vegetalaj produktoj, kaj inter ili la pura fruktokarno situas plej alte, ĉar ĝiaj "B-vivunuoj", kiuj por vivi kaj bonfarti bezonas esti konsumataj de iu organismo, laŭnombre multe superas ĝiajn "A-vivunuojn". Nutrado sole per pura fruktokarno akordas kun plenumo de la granda amoleĝo; tial ĝi estos la ekskluziva nutroformo por la estonta perfekta amestulo. Ĉar la tera homo ankoraŭ ne atingis tian altan evoluŝtupon, sed nur estas survoje al ĝi, li ne povas vivi el nura fruktokarno, sed devas, kiel dirite, aldoni produktojn, kies digesto apartenas al la mortiga principo. Laŭ la kreskantaj humano kaj morala evoluo la homo, konscie aŭ nekonscie, tamen celas al la menciita plej alta nutrado. Sed la ŝanĝo kompreneble ne povas okazi kiel subita salto; la organismo devas grade adaptiĝi al la produktoj supre indikitaj kiel ideala nutraĵo por la nuntempa homo.  
 
 
© Martinus Institut 1981Reg. 67A

La vibradoj de la ideala nutraĵo.
La rondo en supra maldekstra angulo simbolas la homon kiel "vivunuon". La ŝtupoj dekstre ilustras parton el la evolua ŝtuparo de ĉiuj vivaj estaĵoj. La unua (de malsupre) signas la stadion, kie troviĝas la rabobestoj. La dua estas la ŝtupo, kiun la tera homo atingis. Sur la tria "la vera homoregno" havas lokon. Dekstre en la unua ŝtupo vidiĝas rondo – la vianda rondo – simbolanta tiajn vivunuojn, kiuj konsistigas animalan manĝaĵon – la manĝaĵon de rabobestoj. La rondo en dua ŝtupo – la vegetara rondo – simbolas la vivunuojn de kerno-, radiko- kaj foliproduktoj, la ĝustaj ĉefaj nutroelementoj de la tera homo. La tria rondo – la truktokarna rondo – signas la vivunuojn de fruktokarno, la plej "alta" nutraĵo, tiu kiu estas destinita por homoj sur la unua ŝtupo de "la vera homoregno".
      La malhela ringo de la vianda rondo signas la "A-vivunuojn", kiuj ja ne taŭgas kiel nutraĵo en la organismo kaj tial rezistas kontraŭ la digesta procezo kaj fine mortas. Ilia vibrado – montrita per la zigzaga linio – montriĝu ĉe tiu rezisto tro forta por la homa organismo, kies vibradon montras la supra zigzaga linio en la dua ŝtupo. Rigardante ĉi tie la vegetalan rondon, oni konstatas, ke ĝia malhela ringo estas malpli ampleksa ol tiu de la vianda rondo; tio signifas, ke ĝi enhavas multe malpli da "A-vivunuoj" ol da "B-vivunuoj"; sekve konsumo de la koncernaj produktoj – la vegetalaj – estigas samgrade malpli da mortigo kaj tial pli harmonias kun la leĝoj por evoluinta kaj progresema homo. Al ĉi tio ankaŭ respondas, ke la vibrado de vegetalajoj – montrita rekte antaŭ la vegetala rondo – multe malpli diferencas de la homa vibrado ol kiom animalaja vibrado.
      En la tria ŝtupo ni konstatas, ke la fruktokarna rondo havas neniun malhelan parton, kio ilustras, ke ĉi tie ne ekzistas "A-vivunuoj". En la ŝelo de frukto tamen troviĝas kelkaj "B-vivunuoj" ne digesteblaj en organismo, sed ili forlasas vivaj kaj nedifektitaj la digestan kanalon. Ĉiuj ceteraj vivunuoj estas sorbataj vivaj de la organismo kaj daŭrigas tie sian naturan evoluon. Ili do faras neniun reziston, kiun la homa organismo devus venki. Pro la kutimo manĝi animalaĵojn kaj malfacile digesteblajn vegetalajn produktojn la homa organismo trejniĝis al digesta fortostreĉo pli granda ol necese por fruktokama nutrado; tio kaŭzis, ke la homorganisma vibrado estas iom tro forta kompare kun tiu de fruktokarno, kiel vidate en dua kaj tria ŝtupoj; fruktokarno do ankoraŭ ne povas esti la ĉefa nutraĵo por homoj. Ĉi tion ilustras la bildo per tio, ke la zigzaga linio ĉi tie estas malpli granda ol tiu de la homa vibrado.
      De la simbolo pri la homo kiel "vivunuo", supre maldekstre, kondukas tri punktaj linioj al la tri unuaj ŝtupoj; tio ilustras, ke koncerne sian nutradon la homo troviĝas sur ĉiuj tri evoluŝtupoj, t.e. ke li prenas sian nutraĵon el animalajoj, el kerno-, radiko- kaj foliproduktoj, kaj el pura fruktokarno. La provizore ideala nutrajo por la homo estas la pli mildaj formoj el la kerno-, radiko- kaj foliproduktoj. Tamen estas rekomendinde, pli kaj pli kutimigi sin al fruktokarno, kiu ja estos la sola, la ideala nutraĵo por la plenevoluinta homo en la unuaj zonoj de la vera homoregno. Kaj tiam, en la vera homoregno, la ekskluziva uzo de fruktokarno plidelikatigos la homon kaj preparos lin por pli altaj ŝtupoj de la evoluo, kie li ekhavos sian tutan nutraĵon senpere el la aero. Ĉe tia aernutrado la pulmoj do estos transprenintaj la tutan procedon de asimilado en la organismo. La homo estos lasinta post si la krudajn formojn de ekzisto. Ne plu lia organismo sin nutros helpe de mortigo kaj de kadavroputrado, ne plu ĝi estos ujo por fiodora feĉo kaj aliaj kloakaĵoj. Sed la korpa organismo, delikata kaj sublima kiel neniam antaŭe, kaj la altevoluinta spirito atestos pri tio, ke eiuj primitivaj kaj krudaj formoj de homa ekzisto, kun eiuj korpaj kaj spiritaj malsanaĵoj, estas definitive venkitaj de la potenca kreoforto de la amo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.