Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
3-a Ĉapitro
Estuloj kiuj povas atendi nenormalajn enkarniĝojn aŭ ekzistojn.
La tera homo do troviĝas en zono, kie li – pro erara elekto de nutro- kaj frandmaterialoj – estas ĝenata de doloroj kaj malsanoj. Tiom ĝenerale regas malsano kaj sufero, kaj tiom nefidebla estas la nutrosenso de tre multaj homoj, ke al kosma konscio estas tute evidente, ke tiuj multaj homoj rapide proksimiĝas al stato, kiu malebligos al ili krei perfektan korpon en la unue venontaj enkarniĝoj. Ili do povas atendi la sorton travivi venontajn ekzistojn kiel tiaj mizeruloj, kiuj nun plenigas la ejojn por frenezuloj kaj idiotoj. Nun ili vidiĝas kiel senvolaj viktimoj de morfino, alkoholo, tabako ktp. Substancoj, kies konsumiĝo kondukas homojn en tiun kategorion, estas nura veneno por la organismo. Nur nenatura sento de malsato kaj soifo povas igi la homon ŝati tiajn aĵojn, ĉar nutraĵo ili ne estas; en sia pura stato ili estas elementoj tute fremdaj al la homa organismo.
      Ĉar materio esence estas forto, aŭ energio, kaj ĉar energio kreas movon, vibradon, la menciitaj fremdaj elementoj neeviteble kreas vibradon en la organismo, kiu konsumis ilin. Sur ĉi tiu vibrado baziĝas la gusto. Se materio ne estus koncentrita vibrado, ĝi neniel povus esti gustumata aŭ flarata. Ke io gustas ekzemple dolĉe, aŭ acide, signifas, ke ĝia vibrado reagas en certa maniero kontraŭ tiu de niaj gustumorganoj. Simile la reago inter vibrado de iu substanco kaj vibrado de nia flarorgano estigas al ni la ideon pri odoro. Ĉiutaga konsumo de fremdaj elementoj do signifas konstantan elvolvon de fremda energio en la koncerna organismo; kaj tia elvolvo de energio povas nur malhelpi la normalan kaj necesan energielvolvon, ĉar ĝi – kiel fremdaĵo – kontraŭagas la normalajn organismofunkciojn. La reago inter la fremda energio kaj la normala organisma energio povas sekve nur estigi disonancon; kaj tiun disonancon la estulo sentas kiel malsanon. Se la forto de la fremda energio superas tiun de la organismo, la fizika korpo ruiniĝas kaj mortas. Post la morto, ĉe la ekzisto en la spirita mondo, la estulo ekhavas kapablon – laŭ sia kreoprincipo aŭ la "X2" ("Livets Bog") – por denove enkarniĝi, por denove naskiĝi kun fizika korpo. Sed tiu kapablo fariĝas kripla laŭ sama grado, en kiu la estulo per erara vivmaniero kontraŭagis kaj subfosis tiun kreoprincipon. Erara vivmaniero do sekvigas, ke la estulo aperas malsana aŭ alimaniere nenormala en sia nova fizika ekzisto. Sed ĝuste la drasta spertado de tiaj mallumaj ekzistadoj edukas la "mion" por rea vivado en la lumo, por vivado per novaj pli delikataj manifestoformoj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.