Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
28-a Ĉapitro
La nutroproduktoj inter fruktokarno kaj animalaĵo.
Kiel ni nun bone scias, la ideala nutraĵo por nuntempa kulturita homo nepre ne estas el animala origino, sed sole el vegetala. El tiu lasta speco la manĝebla fruktokarno estas la plej pura kaj sublima, sed ĉar ĝi "situas tro alte" por la nuna homo, ĝi ankoraŭ ne povas esti lia sola nutraĵo; tial la homo devas kompletigi sian nutradon per aliaj vegetalaĵoj. Ĉi tiujn oni povas dividi en tri specojn, nome: kernoproduktoj, radikoproduktoj kaj foliproduktoj. Al la unua apartenas produktoj faritaj el fruktokernoj, el nuksoj kaj el grenoj, tio estas: grioj, faruno kaj pano, kaj pizo-, fabo- kaj nuksomanĝaĵo k.t.p. En la dua speco troviĝas terpomoj kaj karotoj, pastinakoj kaj ruĝaj betoj, celerioj kaj pluraj aliaj manĝeblaj radikoj. La tria ampleksas ĉiajn manĝaĵojn faritajn el folioj, tigoj kaj trunketoj de diversaj plantoj, kompreneble sen aldono de animalaĵoj.
      Kiam homo deziras forlasi la animalan nutradon, li do devas turni sin al vegetalaj produktoj kaj manĝaĵoj kiel la menciitaj. Kiujn el ili li elektu, estas neeble diri, ĉar tio dependas ĉefe de li mem. Krome tre multaj homoj estas pli-malpli malsanaj, kaj ĉe malsanuloj estas tre individue, kia manĝajo bonefikas, kaj kia malutilas. Kaj precipe estas grava la spirita stato; altruisma homo spirite tre evoluinta ofte ne povas digesti radikomanĝaĵon el la pli fortaj aŭ krudaj specoj, kaj io simila validas por nukso- kaj kernomanĝaĵoj. Homoj kun organismo tiom delikata do devas sin nutri ĉefe per la pli delikataj specoj. Al komencanta vegetarano estas do konsilinde, ke li zorge atentu kaj kontrolu la efikojn de la diversaj vegetalaĵoj por konstati, kiuj produktoj estas al li la plej bonefikaj. Kaj ĉiu devas teni sin ĉe sole tiaj nutraĵoj, kies digeston li tute ne rimarkas, ĉar ĝi okazas sen ĉia ĝeno al li. Al ĉi tio eble rimarkigas iu leganto, ke li perfekte digestas animalajn produktojn; mia respondo estas, ke eĉ se li havas nun tiun kapablon, ĝi ne estas daŭra, ĉar ĝi devenas nur el heredita kutimo, kaj la organisma fortostreĉo, kiun postulas la digesto de animalaĵoj, pli-malpli frue rezultigas ian organan malsanon.
      Ankau la kerno-, radiko- kaj foliproduktoj enhavas "A-vivunuojn", tamen ne tiom kiom en animalaĵoj, kaj ne tiom evoluintajn. Ĉar al "A-vivunuoj" estas kontraŭnature esti konsumataj de organismo, ankaŭ la menciitaj vegetalaj produktoj postulas de la digesta organismo iom da fortostreĉo, nome ĉe la mortigo kaj malkompono de la "A-vivunuoj", kiu procezo ja estas necesa por liberigi la "B-vivunuojn" por ke ili sorbiĝŭ kiel nutraĵo. Tamen, ĉar vegetalaĵo enhavas nur malmultajn kaj "malfortajn" "A-vivunuojn", ĝia digesto kaŭzas multe malpli da malkompono kaj putro ol digesto de animalaĵo. Plia sekvo estas, ke post vegetala manĝaĵo la ekskrementoj multe malpli fiodoras kaj venenefikas ol post animala manĝaĵo. Koncerne al la mortiga principo estas do granda diferenco inter la du specoj de nutraj elementoj; konsumo de vegetalaĵoj signifas malpli gravan pekon kontraŭ la kvina ordono, sekve ĝi estas afero ligita al pli alta konscinivelo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.