Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
27-a Ĉapitro
"La ideala nutraĵo" por la nuntempa homo.
Supre mi montris, kiel la evoluo celas al "la ĝusta homa nutraĵo". Sed la tera homo ankoraŭ ne atingis la stadion de la ĝusta, finevoluinta homo; iomgrade li ankoraŭ troviĝas en la zono de la mortiga principo. Tial, sur lia nuna stadio "la ĝusta homa nutraĵo" ne estas la por li plej taŭga nutraĵo. Lia organismo ankoraŭ ne adaptiĝis al nutraĵo el nura fruktokarno. Kvankam la vibrado de lia organismo ne plu estas sufiĉe forta por animala nutraĵo, ĝi tamen ankoraŭ estas tro forta por ekskluziva konsumo de fruktokarno. Sekve la ideala nutraĵo por nuntempa homo estas parte fruktokarno kaj parte produktoj strukture situantaj inter fruktokarno kaj animalaĵo. Oni do zorge evitu la opinion, ke la nuna homo povas vivi el nura fruktokarno. Lia organismo estas – kvankam ne plu tute kapabla por sango-viandonutraĵo – iomgrade ankoraŭ adaptita al la putroprocezo kaj amasiĝo de kadavrorestoj en lia digestokanalo, kiu ankoraŭ funkcias plej bone pasigante iom da rubo. Nur natura evoluo, nur adaptado tra jarcentoj povas tiel ŝanĝi la homan digestaparaton, ke ĝi funkcios perfekte ĉe nura fruktokarna nutraĵo. Subita transiro al ekskluziva fruktokonsumo estus rompo al naturleĝo, rompo tiom danĝera, ke ĝi eble okazigus pereon de la organismo. La rafinita "ĝusta homa nutraĵo" estas nutraĵo por "la ĝusta homo", por la finevoluinta Di-homo, same kiel ankaŭ karito estas eco de ĉi tiu perfekta estulo. Pro la strukturo de sia organismo la tera homo do devas ankoraŭ konsumi nepuran manĝaĵon kaj akiri siajn necesajn vivunuojn per la morto- kaj putroprocezo. Sed ĉi tio kompreneble ne malverigas la fakton, ke li laŭ sia tuta evoluo devas pli kaj pli serĉi sian nutraĵon inter tiaj produktoj, al kiuj ne estas ligita la menciita naŭza procezo, por ke li – ankaŭ koncerne sian nutradon – povu proksimiĝi al la provizore plej alta celo kaj plej alta idealo: la perfekta Di-homo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.