Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
26-a Ĉapitro
Nuntempe kaj estontece.
Matura fruktokarno do iĝos la nepre ĝusta homa nutraĵo. Ĝi ekstermos ĉiujn nutradomalsanojn, kaj per ĝi la homa organismo ŝanĝiĝos tiel, ke ĝi povos libere vibri en kontakto kun la sankta spirito, t.e. ke ĝiaj cerbo kaj nervaro povos sen ia malhelpo trakti la plej altajn kaj transcendajn temojn, ĉe kio la homo mem akiros la riĉon de la plej alta saĝo. El ĉi tiuj faktoj sekvas, ke la evoluo turnos tre grandan parton el la homa energio en alian direkton: ĉiun laboron nun dediĉitan al la animala nutrado oni en venonta mondepoko dediĉos al vegetara. Anstataŭ la nunaj tre ampleksaj bestoproduktado kaj bestobuĉado estiĝos gigantaj entreprenoj por sublimigi plantojn, por ke ili produktu pli multan kaj pli bonan fruktokarnon. Oni evoluigos fruktojn, kies grando kaj kvalito mirinde superos tiujn de la nunaj, kaj la nuntempa ampleksa agrikulturo estos anstataŭata de hortikulturo; niaj kampoj kun ondanta greno fariĝos florantaj parkoj, el sublimaj fruktarboj.
      Ĉar ĉi tiu nova nutromaniero postulas multe malpli da tero ol la nuna, la superfluan tersurfacon oni faros grandaj publikaj parkoj. Sur grandaj razenoj kun ĉarmaj boskoj, inter buntaj floraranĝoj kaj belaj skulptaĵoj, inter pavilonoj, kanaloj kaj arkaj pontoj la homoj image rerigardos al la antaŭaj barbaraĵoj. En libroj ili legos kun miro kaj abomeno pri la kadavromanĝado de iliaj antaŭuloj, kaj ili konstatos, ke ties protekto al bestoj havis sian originon ĉefe en kanibala avido al viando. En pompaj muzeoj vidiĝos ponardoj, hakiloj kaj grandaj buĉotranĉiloj, fiŝhokoj, ĉaspafiloj kaj aliaj murdaparatoj, mute parolante pri pasinta primitiva moralo. Mem ne konante malsanojn, la homoj per historiaj verkoj ekscios kun teruro, kiel iamaj homoj estis turmentataj per malsanoj en koro kaj pulmoj, en renoj, hepato kaj la tuta digesta aparato; ili legos pri ftizo kaj kancero, pri konstipeco kaj nervozo k.t.p., kaj per ĉi ĉio ili vidos ilustrataj la vortojn de Jesuo, ke lia regno ne estas el ĉi tiu mondo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.