Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
25-a Ĉapitro
Nutraĵo provizore perfekta por vera Di-homo.
La evoluo do celas, kiel dirite, konduki la homojn for de la nuna primitiva ekzistoplano, kie granda parto de ilia digestoprocezo estas eltiri el putrantaj kadavroj la vivunuojn necesajn por daŭrigi la vivon. Ne estas destinite, ke nia organismo daŭre estu rubujo, en kiu produktiĝas ĝermoj de ĉiuj organaj malsanoj. La evoluo kondukos la homon sur stadion, kie lia organismo kapablos eltiri la nutrajn vivunuojn rekte el la naturo, alivorte, kie ĝi povos konsumi "B-vivunuojn" ne-enkrustajn, kies liberiĝo sekve ne estas ligita al putrado kaj malkomponiĝo, ĉar ili jam estas liberaj kaj nur atendas esti konsumataj de organismo, en kiu ili povas plu vivi kaj evolui.
      Ĉu ekzistas tiaj vivunuoj? Jes; jam antaŭe mi menciis la vegetaran nutradon kiel vojon al pli alta, pli feliĉa ekzistado. Inter la vegetalaj produktoj troviĝas ĝuste tiaj vivunuoj, kies "krusto" estas tre maldika kaj delikata, kaj kies liberiĝo sekve postulas nur minimumajn malkomponon kaj putron. Tiajn vivunuojn oni trovas en multaj diversaj fruktoj. La karno en manĝeblaj fruktoj konsistas preskaŭ ekskluzive el vivunuoj, kiuj rekte kaj senŝanĝe asimiliĝas en la organismo, kaj al kiuj tiu asimiliĝo estas parto el ilia natura evoluo. Ĉe digesto de tia nutraĵo necesas nenia mortiga fortostreĉo, okazas nenia putrado, kaj la organismo ne fariĝas feĉujo por senutilaj kadavrorestoj; kaj sub tiuj kondiĉoj la tuta organismo akiras pli sanan kaj pli delikatan staton. La plej bona homa nutraĵo sur la terglobo estas la pura karno de maturaj manĝeblaj fruktoj; en ne-matura frukto la vivunuoj ne estas pretaj por iĝi nutraĵo en organismo. Fruktoj nuntempe bonaj kiel ĝusta homa nutraĵo estas ekzemple: pomo, piro, melono, banano, vinbero kaj aliaj beroj, pruno kaj aliaj fruktoj kun karno ĉirkaŭ malmola kerno. Ĉar la vivunuoj en ĉi tiuj fruktoj estas preskaŭ ekskluzive "B-vivunuoj", kiuj, kiel montrite, senpere asimiliĝas en digesta organismo, neniu antaŭa mortigoprocezo necesas; sekve ankaŭ kuiro estas senutila al tia nutraĵo, eĉ rekte malutila ĉar ĝi iom difektas la sanstaton de la vivunuoj. La nomitaj fruktoj sekve estas perfekta "kruda nutraĵo"; ili apartenas al nutraĵo por altevoluintoj, ĉar ilia funkcio kiel nutraĵo ne dependas de la mortiga principo, kaj ĉar ili estas pretigitaj de la plej eminenta "nutrofakulo": la naturo mem, en plena akordo kun la kemiaj leĝoj; ili estas la "ĉiutaga pano" disdonata de la vivo mem al tiuj estuloj, kiuj iam plenumos la grandan ordonon de la amo, al la tera homo kiam li, renaskita "el akvo kaj la Spirito", atingos la stadion de vera Di-homo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.