Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
24-a Ĉapitro
Kial oni kuiras la manĝaion. – "A-vivunuoj" kaj "B-vivunuoj".
Ni jam scias, ke animala manĝaĵo prezentas vibradojn tro fortajn por la homa organismo, kiu tial ĉe la digesto devas uzi pli da energio, ol kiom respondas al ĝia evolustadio; kaj ni scias, ke tiu daŭra trostreĉo estas la ĉefa origino de preskaŭ ĉiuj organaj malsanoj. Ĝuste por antaŭgardi sin kontraŭ ĉi tiu fatalaĵo oni eltrovis la kuiradon.
      Por kompreni la nun sekvantan oni devas memori, ke ĉiuj specoj de materio konsistas el vivunuoj, kaj ke la animalaj vivunuoj atingis evoluŝtupon tre proksiman al nia propra. Esti konsumata kiel nutraĵo en homa organismo signifas por animalaj vivunuoj kontraŭnaturan morton, kaj kontraŭ tia morto ja batalas laŭpove ĉiu normala vivunuo. Kiam homa organismo ricevas animalaĵon por ĝin digesti, ĝi do devas lukti kontraŭ ties vivdefenda batalo. Nur post la fino de tiu interlukto, post la morto de la malgrandaj organismoj, la fakta digesto povas komenciĝi. Nun ne kredu, ke estas la mortigitaj organismoj, kiujn prilaboras la digestado; ili kontraŭe malkomponiĝas, kiel ordinare ĉiu alia kadavro, ĉe la natura procezo: la putrado. Kadavro ne estas digestebla. Sed en la mortigitaj organismoj, kvazaŭ en krustoj, troviĝas vivunuoj kun evolustadio tiom malalta, ke iliaj vivo kaj bonfarto progresas ĝuste se iu organismo konsumas ilin kiel nutraĵon. Ĉi tiuj vivunuoj ne mortas ĉe la supre menciita interluktado, sed kontraŭe akiras novan vivoforton. Ĉi tie ni do havas du specojn de vivunuoj; la unuan ni nomu "A-vivunuoj", la duan "B-vivunuoj". La "A-vivunuoj" mortas en la digestorganoj de iu organismo, la "B-vivunuoj" kontraŭe akiras novigitan vivoforton en la sama situacio. Ĉe la putrado de la mortintaj "A-vivunuoj" liberiĝas la "B-vivunuoj" kaj iras per la digesta procedo al lokoj en la koncerna organismo, kie ili povas plu funkcii kaj evolui. Sed la mortigitajn "A-vivunuojn" la organismo kondukas for; tiujn haladzajn kadavrorestojn oni nomas ekskremento.
      Efektive la animalaj produktoj do nur nerekte estas nutraĵo, nome nur iliaj "B-vivunuoj" estas digesteblaj; kaj por liberigi ilin por la nutroservo estas necese mortigi la "A-vivunuojn". Estas evidente, ke nutromaniero bazita sur tia mortigoprocezo funkcias multe pli peze kaj lacige ol maniero sen tia mortigado. Kompreneble oni devas konsideri ankaŭ la evolustadion, kiun atingis la koncerna konsuma organismo. Ekzemple rabobesto havas organismon tre bone adaptitan al animala nutraĵo, sed organismoj sur pli altaj ŝtupoj estas pli delikataj; ju pli alta evoluŝtupo, des pli delikata organismo, kaj des malpli da kapablo por digesti animalaĵon. Ĉe la homo ĉi tiu kapablo forte kaj rapide degeneras. Tio signifas, ke laŭ sia plua evoluo la homa organismo pli kaj pli rifuzas prilabori animalaĵon. Por helpi sin en tiu embaraso la homo jam eltrovis diversajn rimedojn, el kiuj la kuiro estas la plej fundamenta kaj grava. Ĉe kuiro de iu produkto okazas tio, ke la "A-vivunuoj" mortas, dum la "B-vivunuoj" restas nedifektitaj de la kuiro. Homoj kuiras sian manĝaĵon por liberigi sian organismon de la mortigoprocezo, ĉar ili konstatis, ke kuirita nutraĵo estas pli facile digestebla ol nekuirita, – ke ĝi iĝis agrable mola. Ĉi tiu moleco tamen konsistas nur en tio, ke la "A-vivunuoj" estas mortigitaj jam antaŭ la konsumiĝo; sed tio ne ŝanĝas la fakton, ke en la digestorganoj amasiĝas kadavroj, kaj ke la sola nutra parto de la manĝaĵo, la "B-vivunuoj", liberiĝas kaj utiliĝas nur per putrado de la "A-kadavroj". Rimarkinde estas ankaŭ, ke ĉi tiu putrado – kiel ĉe ĉiu alia putroprocezo – estiĝas pluraj substancoj ĝenaj kaj detruaj por delikata organismo kiel la homa, kiu ne povas resti nedifektita dum daŭra influo de tiaj putroproduktoj. Koncerne nutradon la evoluo celas konduki la estulojn en staton, kiu ebligas al ili konsumi la "B-vivunuojn" senpere kaj tiel eviti la embarasan putroprocezon de "A-kadavroj", kiu procezo ja faras el la organismo naŭzan kloakon, en kiu elvolviĝas malsanigaj kaj mortigaj substancoj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.