Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
23-a Ĉapitro
Kial la vegetara nutraĵo estas pli saniga ol la animala.
Mi jam menciis, ke en nova mondkulturo oni pli kaj pli sin interesos pri la ideala nutraĵo. Ĉar ĉia materio estas vivaĵo, aŭ vivunuoj, kaj ĉar ni ĉe nia influo al la materio povas kaŭzi al ĉi tiuj vivunuoj bonfarton kaj evoluon, sed ankaŭ doloron kaj detruon, – same kiel ni ĉe nia rilato al la ĝenerale rekonataj fizike videblaj vivaj estaĵoj povas ilin dolorigi aŭ feliĉigi, – tial mi nun atentigos la legantojn pri materispecoj, kies vivunuoj akiras sian naturan evoluon ĝuste kiel nutraĵo en homa organismo, kaj pri specoj, al kies vivunuoj tia digestoprocezo kaŭzas kontraŭnaturan difekton.
      Kiel antaŭe menciite la memvibrado de vegetara nutraĵo bone akordas kun tiu de la homa organismo, dum inter tiu lasta kaj la memvibrado de animala nutraĵo (escepte lakton) estas tro malgranda laŭevolua distanco. Alivorte, inter la vivunuoj de vegetara nutraĵo kaj la vivunuo de homa estaĵo estas konvena evoludistanco, pro kio la homa memvibrado sufiĉe superas tiun de la nutraĵo. Tio signifas, ke la homa organismo trovas neniun kontraŭnaturan malhelpon digestante ĝustan vegetaran materialon. Tute kontraŭe estas ĉe konsumo de animalaĵo; ĝiaj vivunuoj ja troviĝas sur pli alta evolunivelo, t.e. pli proksima al la homa vivunuo, kaj ilia memvibrado sekve estas samgrade pli forta kaj drasta ol tiu de vivunuoj en vegetara nutraĵo. La homa organismo evoluis al stadio, en kiu ĝi estas bone adaptita al la vegetala vibrado; tial ĝi sentas la pli drastan vibradon de animalaĵoj kiel embarason kaj baron en sia funkcio; ĝi ja ne plu troviĝas sur la stadio de rabobesto, kies vibrado bone akordas kun tiu de animala nutraĵo. En kunligo kun ĉi tio mi atentigas, ke kvankam animala nutraĵo efikas bonfare al rabobestoj, ĝi mem tamen ne fartas bone ĉe tia konsumiĝo, kiu ja kaŭzas difekton kaj morton al ĝiaj vivunuoj. Ĉi tio ilustras – kiel kelkaj aliaj gravaj aferoj – la malaltecon de la rabobesta ekzistoplano, kaj la mankoplenan vivspertadon sur tia evolustadio. Kaj ju pli proksima al tiu stadio de evoluo iu homo troviĝas, des malpli da perfekteco li akiris.
      Por homo la animalaĵo do estas tro forta, tro rezista kiel nutraĵo. Por digesti ĝin li devas uzi pli da forto, ol kiom lia korpa kaj spirita evolustato permesas, kaj malsano kaj diversaj perturboj povas sekvi. Ĉiuj organaj malsanoj havas – kiel antaŭe menciite – sian originon ĝuste en tiu troa fortostreĉo konstante daŭrigata. Konsentite, ke la tera homo ankoraŭ ne tiom evoluis, ke li konsumante nur vegetaran nutraĵon povas sin imunigi kontraŭ ĉia malsano; tamen vegetara nutraĵo, ankaŭ la iom vulgaraj specoj, tre malpliigas la malsanprocenton, kaj multe pli ol la animala donas senton de bonfarto kaj forto. Pro tio vegetara sinnutrado estas neevitebla ŝtupo survoje al pli bela, pli pura kaj perfekta spertado de la vivo; ĝi estas bileto nepre necesa ie la eniro al beata ekzisto.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.