Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
22-a Ĉapitro
Se tute mankas morala kompreno inter la estulo kaj la miriadoj da malgrandaj estaĵoj, kiuj konsistigas lian korpan materion.
Kiel montrite en la antaŭaj analizoj, ĉiu estulo reprezentas – lau sia apero, laŭ ĉio kion ĝi kreas, kaj precipe laŭ sia speciala korpostrukturo – certan specon de energio aŭ vibrado. De tiu vibrado dependas ĝia tuta sperto de la vivo kun ĉiuj sentoj de agrablo kaj de malagrablo. La vibrado estas la rimedo, per kiu la estulo konservas sian identecon kaj sian pozicion kiel "viva estaĵo" en la ekzistado. Ĉi tiu memkonservo postulas venkon super aliaj energiformoj, kaj se tiu venko okazigas harmonion kaj feliĉon ne nur al la koncerna estulo sed ankaŭ al la estaĵoj kun la venkitaj energiformoj, la tuta procedo plene akordas kun la vivoleĝoj. Sed se estulo per sia memkonservo kreas difekton kaj morton al la menciitaj aliaj estaĵoj, li mem rikoltas difektojn kaj dolorojn, lia sorto iĝas "malluma". La sorto de estulo do formiĝas tute depende de la reciproka influo inter lia propra vibrado kaj tiu de liaj ĉirkaŭaĵoj. Ke tio validas por tiu parto el la ĉirkaŭaĵoj, kiun konsistigas homaj kunuloj kaj aliaj fizike videblaj vivaj estaĵoj, estas ĝenerale konsentate, kaj tiun konsenton subtenas religio kaj kredo kaj faras ĝin bazo de elementa moralo; sed ke ĝi validas ankaŭ por tiaj ĉirkaŭaĵoj, kiujn oni nomas nura materio, kaj el kiuj la estulo devas preni sian nutraĵon, ankoraŭ ne estas rekonata kaj ankoraŭ ne rilatiĝis al la terhoma moralo; tamen en nova pli humana mondkulturo ĝi estos pli kaj pli akceptata. Per la analizo de la vivunuo ni lernis, ke ankaŭ la materio havas vivajn estaĵojn kiel originon, mikroskopajn estaĵojn. Ĉi tio signifas, ke la estulo estas metita fronte al miriadoj da vivaj estaĵoj, kun kies energimanifesto ĝi devas interagi. Se tiu interago kaŭzas – kiel antaŭe menciite – bonfarton kaj evoluon al la estulo kaj la materiestaĵoj, la estulo spertas kulminon de sano kaj feliĉosento, nenia malsano lin atakas. Sed se la interago rezultigas difekton kaj morton al la materiestaĵoj, estiĝas ankaŭ al la estulo perturbo kaj malsano en la organismo, kio povas subfosi ankaŭ liajn spiritajn funkciojn.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.