Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
21-a Ĉapitro
La "memoibrado" de viva estaĵo kaj tiu de materio.
Ĉe nia analizo de la materio ni jam venis al la konkludo, ke la materio estas vivo, estas manifestaĵo de vivuloj. Ĉia speco de materio signas certan gradon da energio aŭ vibrado. Oro, fero, – – ĉiu metalo havas sian specialan vibradon, same kiel viando, sango, acidoj kaj saloj, fruktoj kaj radikoj k.t.p. k.t.p. Ĉar la homo, estante vivunuo, estas ero el la materia: substanco de la tuta homaro, kompreneble ankaŭ li havas sian specialan vibradon. Ĉe la plej multaj materispecoj ni ne povas per la fizikaj sentumoj distingi la detalojn en la vibradoj; sed en nia propra korpomaterio la vibradoj estas tiom "proksimaj" al ni, ke ilin ni povas kontroli en ĉiuj detaloj. Ĉi tiujn detalojn ni vidas en la civilizaj kaj kulturaj kreitaĵoj: domoj kaj pontoj, maŝinoj kaj artaĵoj, moroj kaj religioj k.t.p.; ili esprimas vibradojn diversspecajn, kiuj tamen kune reprezentas certan mezuron da forto aŭ energio, kaj tiu energimezuro montras sin – rigardate de sufiĉe alta konscinivelo ekzemple de tiu de planedoj – kiel materion. La tera homo kompreneble ne konsideras ĝin materio, ĉar por ke afero aspektu materia al li, ĝi devas troviĝi tiom malsupre de li, kiom planedoj estas super li, laŭ evoluo. En kunligo kun ĉi tio mi atentigas, ke la "materio" de la tuta homaro, la materio en kiu la homoj estas vivunuoj, estas la cerba substanco de la terglobo. La sinsekvaj kulturoj kun la apartenaj religioj sur la tero, estas ĝiaj cerbofunkcioj, ĝiaj "pensoj", per kiuj ĝi influas al siaj "kunestaĵoj", la aliaj planedoj, "ĉi tie" aŭ malproksime en la universo. Sed ĉe tiu interinfluo ni estas ĉe la limo de la terhoma kapablo por "kosma rigardo"; kion la tero komunikas al siaj kunestaĵoj, ni ne povas percepti, ĉar mankas al ni tiu grado da evoluo, per kiu la terglobo nin superas. Maksimume ni povas, kvazaŭ tra vualo, konjekti, ĉu iu komuniko estas "bona" aŭ "malbona"; ekzemple ni kapablas konstati, ĉu ĝi estas "kolera". Mondampleksa milito, ekzemple, estas kolererupcio de la tero. Sed al kiu alia planedo tia eksplodo de energio estas direktata, estas tute alia afero, pri kiu mi ne volas ĉi tie detali.
      Ĉi tion pri la terglobo mi menciis por montri, kiom la malgrandaj estaĵoj dependas de la grandaj kaj inverse. Kiel la terglobo ĉe sia "kolereksplodo" en 1914-18 forte suferis, perdis multajn el siaj cerboĉeloj (homoj), dum multaj aliaj grave difektiĝis, tiel ke granda parto el ĝia cerbosubstanco (la tera homaro) detruiĝis aŭ almenaŭ iĝis kaosa, tiel same okazas al homo, kiam li cedas al kolerimpulso; ankaŭ en lia cerbo multaj vivunuoj tiuokaze estas detruataj aŭ difektataj. La cerbo estas centro por la fizika vivofunkcio, sekve tiu funkcio suferas perturbon ĉe ĉiu erupcio de kolero, kiu povas eĉ veneni la sangon, kaj la koncerna homo rikoltas malagrablajn disonancojn en sia spertado de la vivo. Ĉi tio montras, ke necesas certa akordo en la rilato inter la materio kaj tiu estulo, kiu uzas la koncernan materion por sia manifesto, alivorte: inter la vibrado de la materio kaj tiu de la estulo. Ĉe eksplodo de kolero tiuj du aperoj de vibrado interkolizias kaj okazigas la menciitajn disonancojn, ĉar la necesa interakordo estas rompita.
      Ĉiu viva estaĵo do rilatas al du ĉefaj specoj de vibrado: sia propra kaj tiu de la materio. Bazi sian manifeston sur harmonio inter ĉi tiuj du vibradospecoj estas, en ĉiu ekzistoplano, la plej alta, al kio estulo povas celi; vivado bazita sur tiu harmonio signifas, sur ĉiu el la ses ĉefaj planoj por vivspertado, kulminon de feliĉo. (Vidu: Livets Bog).
      Nun ni estas traktintaj la plej malfacilajn el la analizoj ligitaj kun la demando pri ideala nutraĵo. Al kelkaj legantoj ili eble estis tiom enuigaj kiom malfacilaj. Sed tiuj legantoj, kiuj kun sufiĉaj energio kaj inte reso sekvis la analizojn, akiris per tio komprenon pri la problemoj tiom ĝustan, ke ili nun povas sekvi la elvolvon de la postaj analizoj kaj fine agnoski ilin kiel faktojn, kiel sciencon.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.