Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
20-a Ĉapitro
Kiam "vivaĵoj" estas konsiderataj "malvivaj".
Ĉar ĉiu viva estaĵo estante vivunuo estas materio, kaj ĉar ĉia materio estante vivunuo estas viva estaĵo, ne povas ekzisti malvivaĵo en la universo. Sekve estiĝas malakordo en okazoj, kiam homo opinias materion malviva kaj agas laŭ tiu opinio. Tio okazas bedaŭrinde ĝenerale, kaj precipe ĉe elekto de materialo por la nutrado. Pro tia erara opinio la homo "pekas", aŭ faras malbonon, kontraŭ si mem kaj kontraŭ la malgrandaj estaĵoj, la vivunuoj, en la nutraĵaj substancoj. Iom poste mi montros, kiuj materialoj posedas vivunuojn speciale distinitajn por esti nutraĵo en homa organismo, kaj kiuj do povas vivi tie tute naturan vivon, dum alispecaj vivunuoj suferus tie mizeran kaj detruiĝan ekzistadon. Mi montros, ke la homo, konsumante tiujn ĝustajn materialojn, venos sur fidindan vojon el malluma barbareco, el la mortigotradicio, kiu estas la esenca kaŭzo de tio, ke la homoj ankoraŭ ne ĝuas plenan sanon kun trankvilo kaj feliĉo, kiuj ecoj estas bazaj elementoj de vera paco sur la tero.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.