Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
2-a Ĉapitro
Kiam la estulo havas nek instinkton nek inteligenton por elekti perfektan nutraĵon.
La surteraj homoj trapasis forte progresantan evoluprocezon dum la lastaj jarcentoj, pere de religioj, saĝeco kaj scienco en kunligo kun la diversaj okazaĵoj en la vivo. Tio rezultigis eminentan evoluon precipe de ilia inteligento. Tiu inteligentevoluo plivastigis ilian perceptokapablon kaj donis al ili potencon super fortoj kaj realaĵoj, pri kies ekzisto ili antaŭe havis nenian imagon. Ĉar tiu nova potenco signifas kreskon de la tiel nomata "libera volo", ĉi tiu nun superas la ordinaran primitivan "liberan volon" ĉe la bestoj. Kaj dum tiu lasta estas preskaŭ tute regata de instinktoj, la homa "libera volo" nun grandparte estas ligita al inteligentaj fortoj. Certagrade la surtera homo do levis sin super la ordinarajn bestojn per ĉi tiu konkero de ampleksaj novaj spiritaj terenoj. Sed ju pli la homo tiel okupas novajn spiritajn terenojn kaj lasas sin gvidi de inteligento anstataŭ de instinkto, des pli la instinkto kompreneble forfalas al kripliĝo; ĉar se organo, aŭ kapablo, ne estas uzata, ĝi pli kaj pli degeneras – laŭ nerompebla naturleĝo – kaj fine, en iu estonta enkarniĝo, ĝi tute malaperos; nur konstanta uzo povas ĝin konservi. La instinkto, tiom mirinde evoluinta ĉe la bestoj, do degeneris ĉe la homo; kaj ĉar ĝi estas bazo por la kapablo senti normalajn malsaton kaj soifon, ankaŭ ĉi tiu kapablo samgrade degeneris.
      Se la organismo de la tera homo, samtempe kun lia evoluo el la regno de bestoj, ne estus rafiniĝinta, se li daŭre povus konsumi la kutiman maldelikatan bestan nutraĵon, li ne estus falinta en la nunan embarason, ĉar tiam lia organismo ja ne postulus ŝanĝon en la vivmaniero. Sed lia organismo bezonas nun pli delikatajn substancojn por sia konservado, konforme al ĝia propra pli delikata evolustato. Sur tiu nova evolustadio la organismo ne plu povas elteni animalan nutraĵon, sed bezonas ion pli delikatan, kaj ĉar la instinkto kiel dirite jam rimarkinde degeneris, ĝi ne povas sub tiuj novaj kondiĉoj senerare gvidi la homon ĉe elekto de nutraĵo. La homo sekve devas per sia inteligento eltrovi, kiuj materialoj estas ĝusta nutraĵo por lia organismo en ĝia nuna evolustato. Neniu organismo kaj neniu organisma organo naskiĝas plenkreska; ankaŭ inteligento devas komenci malgranda kaj iom post iom kreski. Ĉar nur spertoj povas evoluigi inteligenton, la tera homo do devas per spertoj informigi sin pri la ĝusta konduto koncerne aferojn, pri kiuj lia antaŭa besta instinkto ne plu povas lin gvidi. Spertoj estiĝas grandparte ĉe erara ago; la tera homo sekve nun troviĝas sur evoluŝtupo, kie li faras multege da eraroj kaj devas fari ilin pro siaj kripliĝinta instinkto kaj neplenkreska inteligento. Pro sia progresinta libera volo li povas mem elekti, kion li volas manĝi kaj trinki, sed li ne havas instinkton nek inteligenton por preni la ĝustajn materialojn, tiajn kiuj konformas al la evoluŝtupo de lia organismo. Sekve li tre ofte elektas materialojn, kiuj ne bone taŭgas kiel nutraĵo, aŭ kiuj rekte malutilas al lia organismo. Konsumado de nutraĵoj ne konformaj al la organismo kreas disonancon; kaj ĉar disonanco en organismo sekvigas dolorojn kaj malsanojn, estas kompreneble, ke aperis krom instruitaj kuracistoj ankaŭ multaj magiistoj kaj "naturkuracistoj", "saĝaj viroj" kaj "saĝaj virinoj" kiuj pli-malpli sukcese klopodas ripari la difektitajn kaj tro ŝarĝitajn organismojn. La sama kaŭzo igas la plagatajn homojn serĉi helpon de la sennombraj specoj de "universala medikamento", pulvoroj, piloloj ktp., kiuj estas amase aĉetataj, se ili nur surhavas la etikedon "medikamento"; kaj tio okazas kvankam laŭ kosma analizo multaj el tiuj substancoj estas danĝeraj por la organismo. Ankaŭ anestezilojn oni eltrovis; ili ja provizore forigas dolorojn, sed ĉe tio ili difektas en la organismo la kapablon averti pri la ĉeesto de venenaĵoj, kaj malhelpas la sindefendon kontraŭ ĉi tiuj. Estas evidente, ke la plej alta kreopovo de la estulo, en "Livets Bog" la "X2", detruiĝas ĉe vivmaniero, kiu akumulas venenaĵojn en la organismo, unue per nenatura nutraĵo, poste per "medikamentoj", kies efikoj eble kelkokaze nuligas tiujn de la nutraĵa veneno, sed krome ofte difektas kaj detruas la organismon. Laŭ eternaj amoleĝoj tiu subfoso de la nomita plej alta kreopovo, "X2", kondukas al katastrofo. Por la koncerna estulo tiu katastrofo estas terura spertaĵo tiom draste impresa kiom nenio alia en la ekzistado. Sed ĝuste pro la forta impreso ĝi ĉesigas la nenaturan vivmanieron, kondukas la estulon sur la ĝustan vojon kaj, donas al li volon kaj forton por neniam denove, en la koncerna evoluspiralo (vidu "Livets Bog"), forlasi la ĝustan, la diecan, vojon en la kampo de nutrado.
      Ĉi tiu katastrofo okazas, se la estulo per nenatura vivmaniero tute ruinigis sian kreopovon kaj pro tio ne kapablis, tra pluraj enkarniĝoj, krei al si normalan fizikan korpon, sed devis treni sin kiel frenezulon aŭ idioton tra la koncernaj fizikaj ekzistadoj. Ĉi tie estas rimarkinde, ke la nuna fizika ekzisto de estulo aperas – laŭ "Livets Bog" – kiel rezultato el tri diversaj faktoroj, nome el la ebloj kaj tendencoj hereditaj de la patro, hereditaj de la patrino, kaj kunprenitaj el la antaŭa ekzisto. La gepatraj heredaĵoj, kiuj ja troviĝas en la fizika korpo, influas precipe en la infanaj jaroj kaj iom post iom perdas sian signifon en la aĝo de 25-30 jaroj; kaj en tiu aĝo la tendencoj kunprenitaj el la antaŭa ekzisto komencas sian influon, kiu de tiam dominas la ekziston dum la resto de la vivo kaj eĉ post la morto. Estas ĝuste ĉi tiuj – de la estulo mem hereditaj – ebloj kaj tendencoj, kiuj definitive decidas pri la normaleco aŭ nenormaleco en lia nuna fizika apero. Sed tiu problemo estas tro ampleksa por klarigo ĉi tie; legantoj, kiuj deziras pli studi ĝin, bonvolu sin turni al mia ĉefverko "Livets Bog".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.