Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
19-a Ĉapitro
La "vivunuo" estas la "pramaterio" de la universo; sekve la universo identas kun oceano da "eterna vivo".
Pere de nia simbola figuro antaŭe ni ricevis komprenon pri la vivprincipo de la viva estaĵo, kaj analizante tiun principon, ni venis al la difino, ke la esenca kerno, la plej interna ero, de la materio estas la "vivunuo"; al tia "vivunuo" kiel la Plej profunda esenco ni venas analizante kiun ajn materion. La vivunuoj estas la sola kaj absoluta "pramaterio" de la universo.
      El tiu pramaterio, t.e. el ĝiaj formoj kiel vivuloj diversspecaj, fontas la kreo de ĉio ekzistanta, en mikrokosmo kiel en makrokosmo; ĉi tio pruvas, pere de la uiuunueca principo, ke la universo identas kun ĉioampleksa oceano da vivo, – fakton eternan kaj neŝanĝeblan.
      Estas ĉi tiu fakto, kiu manifestiĝas en ĉiu formo de movo, de ŝanĝo kaj de kreado; kaj estas konforme al ĝi, ke "la dento de la tempo" mordas, kaj ke kadavro malkomponiĝas. Se la materio ne estus vivo, la universo estus analizebla nur kiel eterna senmovaĵo; neebla estus ĉia movo. Sen movo neniu manifesto, kaj sen manifesto la universo identus kun eterna absoluta morto, kaj eterna "nenio" anstataŭus la nun pulsantan vivon, kiu radias kaj brilas tra ĉiu viva estaĵo, kaj en kiu ĉio "vivas, moviĝas kaj ekzistas".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.