Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
18-a Ĉapitro
Vivkondiĉoj "eksteraj" kaj "internaj" por ni mem kaj por la vivunuoj, la mikroestaĵoj, en ni.
Kiel konate la vivunuoj nomataj homoj, bestoj kaj plantoj bezonas, por estiĝi kaj konservi la vivon, certajn kondiĉojn "internajn" kaj "eksterajn"; kaj ankaŭ la bonfarto de la malgrandaj vivunuoj, kiujn ni uzas kiel nutraĵon, dependas de certaj internaj kaj eksteraj kondiĉoj. Por homoj, bestoj kaj plantoj la "eksteraj" kondiĉoj koncernas la ĉirkaŭan universon: la planedo, sur kiu ili vivas, la klimato kaj aliaj influantaj naturfortoj, la spirita atmosfero kaj ĉiuj ceteraj aferoj, kiuj kune konsistigas la "organismon", en kiu la nomitaj estaĵoj spertas la vivon. La "internaj" kondiĉoj estas, ke la vivunuoj aŭ vivantaj estaĵoj konsumataj kiel nutraĵo por konservi organismon harmoniu kun la vivunuoj, kiuj spertas la vivon kiel organoj, ĉeloj molekuloj ktp. en la sama organismo.
      Ankaŭ por la nutraĵaj vivunuoj la eksteraj kondiĉoj koncernas ilian ĉirkaŭan universon kun ĝiaj "naturfortoj" kaj "spirita" atmosfero, alivorte koncernas la realaĵojn, kiuj kune konsistigas la organismojn, en kiuj ili vivas, sed kun la diferenco, ke ilia "universo" estas la korpo de tiu homo, besto aŭ planto, en kiu ili enmetiĝis. La "naturfortoj" ĉirkaŭ tiuj malgrandaj estaĵoj estas la sangocirkulo, la digesto kaj ĉelnovigo k.t.p. en la koncerna korpo; kaj ilia "spirita atmosfero" estas destinita de la korpa evolugrado, do de tio, ĉu la korpo apartenas al homo, al besto aŭ nur al planto. – Iliaj "internaj" kondiĉoj postulas, ke ili ricevu la ĝustajn nutraĵon kaj ĉirkaŭaĵojn.
      Do, se ni metas en nian organismon vivunuojn, al kiuj nia organismo ne taŭgas kiel "universo", ili ne trovas tie la kondiĉojn por vivprogreso, sed difektiĝas, detruiĝas kaj mortas; kaj ĉe tiu procezo nia organismo suferas gravan perturbon, okaze tiom gravan, ke fine ĝi ne plu taŭgas kiel "universo" ankaŭ por la vivunuoj, por kiuj la naturo destinis ĝin, pro kio tro frua nenatura morto ĝin atendas. Tian gravan perturbon aŭ malakordon ni konas kiel vivdanĝeran organan malsanon. Por la homo do estas tre grave konsumi ĝustan nutraĵon kaj per tio enkonduki en sian organismon konformajn vivunuojn.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.