Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
17-a Ĉapitro
La vivunuo-principo en la universo.
Por funde kompreni la nomitajn vivunuojn estas necese unue studi la esencan principon de la vivunuoj. La simbolon ĉi-flanke mi desegnis por plifaciligi tiun studon. La tuta ronda figuro simbolas vivan estaĵon kiel vivunuon. La meza blanka rondo kun la triangulo esprimas la mion de la estaĵo. Nu, mio ne povas ekzisti kaj sperti la vivon havante neniajn organojn aŭ korpojn, kaj viva estaĵo efektive havas – kiel montrite en "Livets Bog" – ses korpojn aŭ ĉeforganojn. El ili nur la fizika korpo estas plenkonscie spertata de la tera homo; la aliaj, pli spiritaj, korpoj estas kiel "subkonscio" lokitaj iom "fore" en la "eterno-korpo", – ankaŭ klarigite en "Livets Bog". Ĉi tiu tuta kombinaĵo de korpoj estas montrita sur la simbolo per la malhela ringo ĉirkaŭ la blanka rondo. En la malhela ringo ni vidas ok rondojn, ĉiu identa kun la tuta granda bildo; ili reprezentas la fizikajn organojn de la estaĵo. Ankaŭ tiuj organoj estas "vivaj estaĵoj", ĉiu estas unu vivunuo. La nombro ok estas hazarde elektita kaj ne rilatas al la vera nombro da organoj, kiu ja estas multe pli granda en ĉiu viva estaĵo.
      Ĉar la organoj do estas vivaj estaĵoj aŭ vivunuoj, ankaŭ ili konsistas el ia mio plus kombinaĵo de korpoj, kiel montrite sur la simbolo: blanka rondo kun triangulo kaj ĉirkaŭe malhela ringo. Ankaŭ en ĉi tiu ringo vidiĝas ok figuroj identaj kun la granda ĉefa figuro; tio ilustras, ke ankaŭ la organoj, estante vivaj estaĵoj, posedas organojn, kiuj ankaŭ siavice estas vivaj estaĵoj havantaj siajn organojn k.t.p. Ni povus daŭrigi senfine sammaniere; neniam ni venus al ia lasta ĉenero en la vivoĉeno. La tuta universo efektive konsistas nur el vivaj estaĵoj; ĉio estas vivo. – Ĉar ĉi tiuj miriadoj da vivaĵoj reprezentas senfinan vicon da evoluŝtupoj, la diversaj estaĵospecoj montras respondajn sennombrajn diferencojn en sia apero aŭ manifestmaniero. Kaj ĝuste tiuj diferencoj estas la necesa bazo, sur kiu la estaĵoj povas ekzisti kaj sperti la vivon; ĝuste la diferencoj ebligas, ke vivaj estaĵoj, plenumante siajn proprajn vivofunkciojn, povas servi kiel organoj por aliaj vivaj estaĵoj tiel, ke la diversaj specoj akcelas kaj pliriĉigas unu al la aliaj la vivadon. Kiamaniere ili povus plenumi tiun mision, se ili ĉiuj estus egalaj kaj vivus laŭ samaj dimensioj – se ili ĉiuj bezonus la samajn vivkondiĉojn? Kiel povus ekzemple niaj pulmoj, renoj kaj diversaj ĉeloj, molekuloj k.t.p. utili al nia korpo, se ili estus "homoj", estus estaĵoj el la sama kategorio kiel ni mem? Tia eventualaĵo estus la kontrasto mem de la vivo, de la realo; ĝi egalus al ĝenerala malvivo, al la absoluta "nenio". Neniam manifestoj de la eterna Patro estus konstatataj de viva estaĵo, ĉar ne ekzistus mondotuto kun la galaksisistemoj kaj sunoj, satelitoj, kontinentoj kaj aliaj estadosferoj kaj ankaŭ neniu perceptanta konscio, kies ekzisto estus same neebla kiel tiu de la aliaj realaĵoj. Kaj tute simile estus, se niaj organoj, niaj ĉeloj kaj molekuloj k.t.p. – t.e. ĉio nomata "materio" – ne estus vivaj estaĵoj. Se la materio ne estus kombinaĵo de vivunuoj, nenia vibrado aŭ movo okazus; malvivaĵo ne povas okazigi vibradon. Ĉi tie oni eble proteste diros, ke ni ĉiutage vidas movon de malvivaĵoj: nuboj velas sur la ĉielo, akvo torentas en riveroj, kaj la grandaj maroj muĝas ĉe la bordoj; ni ankaŭ ekkonis la iradon de la globoj kaj astroj. Sed, ĉu tiuj nomitaj objektoj estas "malvivaĵoj"? –
      Ne! Nur primitivulo konsideras ilin malvivaj, nur spirite nekulturita homo nomas ilin nuraj "naturfortoj". La vero estas, ke ĉi tiuj movoj, kaj cetere ĉio en makrokosmo kaj en mikrokosmo, estas manifestoj de vivaj estaĵoj, de vivunuoj. Kiel niaj organoj, sango kaj cetera korpa apartenaĵo estas vivunuoj en ni, tiel same ni mem estas organoj en pli granda estaĵo – la terglobo. Ankaŭ la tero estas vivunuo kun mio kaj kun materia korpo. Siavice la tero estas organo de la vivunuo: nia sunsistemo, kies tuta fizika korpo estas la suno kun la apartenantaj planedoj. Kaj nia sunsistemo estas unu el la organoj de la galaksio, kiu – kun siaj mio kaj mirado da korpopartoj – estas unu el la organoj de ankoraŭ pli granda vivunuo; kaj sammaniere ni povus daŭrigi senfine. Vivaĵo do povas ekzisti nur kiel organo de pli granda estaĵo, kaj – samtempe – nur kiel kolekto de organe kunligitaj malpli grandaj estaĵoj. Tio obligas, ke nia simbola bildo antaŭe povas ilustri la vivprincipon de ĉiu ajn viva estaĵo. Se ni imagas, ke la plej malgrandaj rondoj sur la figuro, la preskaŭ nevideblaj, reprezentas la vivunuojn nomatajn homoj, tiam la malpli etaj rondoj ĉirkaŭ ili reprezentas estaĵojn kun rango de la terglobo. La rondoj ĉirkaŭ ĉi tiuj do estas bildoj de la sunsistemo kaj la ok grandaj rondoj simbolas galaksiestaĵojn. La plej granda rondo, la tuta figuro, simbolas estaĵon tiom gigantan, ke en ĝi nia tuta galaksio estas nur unu organo.
      Kaj – alidirekte – se la tuta figuro simbolas unu homon, la ok grandaj rondoj en ĝi ilustras – kiel antaŭe nomite – la homajn organojn, dum la sekvantaj rondoj esprimas la ĉelojn. La pli malgrandaj rondoj do signifas la substancojn de la ĉeloj, t.e. "materion"; kaj ĉi tie ni estas en la regiono de la vivunuoj de niaj nutraĵoj.  
 
© Martinus Institut 1981Reg. 7

Simbolo pri la vivunuo-principo en la universo
La tuta ronda figuro estas bildo de "vivunuo", t.e. bildo de la principo "viva estaĵo". Kiel en tiu tuta rondo estas ripetita similaj sed pli malgrandaj rondoj, kaj en ili ankoraŭ pli malgrandaj ktp., tiel ankaŭ la principo "viva estaĵo" ripetiĝas en pli kaj pli malgrandaj formatoj en la organismo de ĉiu estaĵo. Ekzistas do estaĵoj en estaĵoj, organismoj en organismoj.
      La ĉefa figuro do simbolas "makroestaĵon", kaj la malpli grandaj ripetaĵoj en ĝi estas ĝiaj "mikroestaĵoj", kiuj siavice estas "makroestaĵoj" por la en ili pli malgrandaj estaĵoj ktp.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.