Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
16-a Ĉapitro
Nia feliĉo dependas ne nur de rilato al niaj kunuloj sed ankaŭ de rilato al la "viounuoj", la "materio", en nia organismo.
Ĉiu vivunuo sin manifestas, kiel jam dirite, per vibradoj. La vibradoj de unu ne egalas al tiuj de aliaj; tio ebligas, ke ni povas dividi la vivunuojn en specojn laŭ la karaktero de ilia vibrado. La diferenco inter la diversaj specoj esprimas diferencon en evoluo. Ĉio en la mondo estas vibrado ligita al vivunuoj. Ĉar vibrado aperas laŭ senfina skalo de pli-malpli fortaj kombinoj, la vivunuoj lokiĝas laŭ responda skalo. Sur unu el la evoluŝtupoj troviĝas la tera homo.
      La diversaj vibradoformoj interdependas tiel, ke ekzemple nia ĉiutaga vibrado, t.e. niaj ĉiutagaj manifestado kaj spertado de la vivo, estas neebla sen kunlaboro kun la vibrado de la ceteraj estaĵoj en nia ĉirkaŭo. Se tiu kunlaboro okazas en harmonio, nia vivo perfektiĝas, en mala okazo ni spertas suferon kaj detruon. Ĉi tio montras, kiom necese estas, ke ni havu scion pri tiuj vivunuoj, kaj iliaj vibradoj, de kiuj dependas nia sano en korpo kaj animo, la perfektiĝo de nia tuta vivo. Feliĉa ekzisto do necesigas harmonian kunlaboron ne nur kun la vivunuoj, kiujn ni nomas "kunestaĵoj": homoj, bestoj kaj plantoj, sed ankaŭ – kaj tre altgrade – kun tiuj vivunuoj, kiujn ni ordinare nomas malvivaj, la vivunuoj kiuj por fizika rigardo aperas kiel nura substanco animala aŭ vegetala. Tial ni en la sekvantaj ĉapitroj montros, kiuj vivunuoj estas oportunaj kaj kiuj estas maloportunaj al la tera homo dum lia ĉiutaga paso tra la vivo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.