Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
15-a Ĉapitro
Kial la "vivunuojn" oni nomas "vibrado" aŭ "materio"
Kiel antŭe dirite, la "vivunuo" kiun la tera homo povas plej facile esplori, estas li mem. Ni do turnu la rigardon al ĉi tiu "vivunuo". Ni tuj konstatas, ke ĝi havas materian korpon, la "materiflankon". Tiu korpo konsistas el multaj specoj de materio, el multaj energikombinaĵoj, kiuj okazigas digeston, varmigon, cirkulon de sango kaj evoluon de muskoloj k.t.p., ĉion kun la tasko evoluigi kaj konservi la korpon. Per tiu korpo la "vivunuo" korespondas kun siaj ĉirkaŭaĵoj, ĝi influas la aliajn estulojn kaj ĉion ĉirkaŭ si. Estas ĉi tiu elvolvigo de energio, kiun ni nomas "kreado", kaj per ĝi la "vivunuo" sin manifestas. Ni nomas tiun manifeston "vibrado de la vivunuo"; kaj la "vivunuon" oni do povas karakterize nomi "fikso punkto" elradianta movon aŭ vibradon.
      Same kiel la homo ankaŭ la besto kaj la planto estas "vivunuoj". Sur pli malsupra evoluŝtupo estas pli malfacile distingi la vibrojn de unuopaj "vivunuoj", tial ni kutime nomas "materio" ĉi tiun ŝajne kaosan interplektaĵon de vibrado aŭ energielvolvo, kaj tial ni emas nomi "materion" malviva, t.e. ne ligita al "mioj". Sed "materio" tute ne estas "senmia", tute ne malviva; ĝi estas manifestrezultoj tiom bone atestantoj pri vivaj estaĵoj kiom ekzemple pentraĵoj au aliaj objektoj kreitaj de homo. Ekzistas nenia materio sen "vivunuoj", sed kie oni ne povas distingi tiujn unu de la aliaj, oni do nomas ilian kunan manifestaĵon "vibrado" aŭ "materio".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.