Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
14-a Ĉapitro
"Pekoŝarĝo" multe pli granda ol tiu, kiun oni kutime petas Dion absolvi.
Ĉar ĉia materio do konsistas el "vivunuoj", estas necese, ke ni konu ilin. Niaj karno kaj sango, niaj haroj, ungoj kaj ostaro, nia manĝaĵo kaj la enspirata aero, – ĉio estas "vivunuoj", same kiel la substanco de nia vesto, niaj iloj, mebloj kaj domoj k.t.p. Sennombraj miriadoj da "vivunuoj" ekzistas en kaj ĉirkaŭ ni, kaj tio necesigas, ke ni esploru kaj iom ekkonu ilian "ĉiutagan vivadon", por ke ni harmoniigu nian ekziston kun tiu de la ceteraj vivaĵoj en la mondo. Sen sufiĉa scio pri iliaj manifestmaniero kaj vivkondiĉoj ni ja ne scias, ĉu ni, konsumante ilin, kaŭzas al ili bonfarton kaj evoluon, aŭ eble detruon kaj morton. Ĉar, kiel antaŭe menciite, ekzistas "vivunuoj", kies vivado kaj evoluo akceliĝas per tia konsumado, kaj aliaj, al kiuj ĝi signifas difekton kaj pereon. – Kompreneble ĉi tie, kiel ĉie en miaj libroj, la vortoj "pereo" kaj "morto" signifas nur korpan detruiĝon, ĉar la mio, estante eterna, ja ne povas morti.
      Kiam homoj konsumadas nutraĵon, kies "vivunuoj" ĉe tio detruiĝas kaj mortas, ili ŝarĝas sin per tiom da "pekoj", ke kompare kun ili bagateliĝas la ordinara "pekoŝarĝo", pro kiu ili – helpe de religio, eklezio kaj pastroj – petas absolvon. La ordinare rekonataj "pekoj" de iu homo koncernas maksimume kelkajn centojn da estuloj, al kiuj li en la ĉiutaga vivado agis malbone en ia aŭ alia maniero; sed la nombro da "vivunuoj" turmentataj per lia erara nutrado atingas miriadojn. Ke ili havas nur mikroskopan volumenon, estas ĉi-rilate sensignifa, ĉar por la dieca aŭ kosma konscio "unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago", kaj, sekve, mikrokosmo valoras makrokosmon. La eternaj leĝoj validas por etuloj same kiel por granduloj. La kvina ordono ne ekskluzivas mortigon al malgrandaj vivuloj. La rezultatoj el tiu amasmurdado ĉe erara nutrado kompreneble ne restas for; la tuta tera homaro pli-malpli malsanas; multaj estas vivdanĝere vunditaj de organaj malsanoj, kaj en hospitaloj kaj sanatorioj ili per la lastaj fortoj klopodas reakiri la perditajn sanon kaj laborkapablon.
      Ĉi tiu sama homaro krias alĉiele pri "malarmado", pri "forigo de milito" kaj kreo de "eterna paco". Sed kiel povus tiaj rezultatoj esti atingataj de estuloj, kiuj en si mem frakasas harmonion kaj pacon? Krei kaj konservi eternan pacon ne povas estuloj, kies interno mem estas scenejo de milito kaj amasmortigo kaj per tio rekte kontrastas al la varmo de la vivo, al la eterna amo. Daŭran pacon ekstere la homo ne akiros antaŭ ol li estos kreinta ĝin en si mem, en sia propra korpo, en la "universo" kie li mem estas dio.
      Kiam homo atingos la stadion, kie li elektas nur tian nutraĵon, kies "vivunuoj" por sia bonfarto bezonas esti konsumataj de alia organismo, tiam ĉesos la amasmurdado en lia korpo, kaj liaj malsanoj malaperos; en sia interna mondo li kreos veran "mondopacon", kaj do lia karmo aŭ sorto estos "eterna paco" tiom sopiraia. Homoj atingintaj ĉi tiun eooluŝtupon, kaj nur ili, povas elradii la energion aŭ vibradon, el kiu estiĝas fundamenta universala paco.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.