Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
13-a Ĉapitro
"Vivunuoj".
Laŭ la plej alta kosma analizo ĉio ekzistanta, t.e. la tuta universo, estas vivanta. Afero vivanta havas du flankojn: la "vivoflanko" kaj la "materiflanko". Kiam ni nomas ion "materio", ĝi efektive estas "io vivanta" vidata de la "materiflanko"; kaj la tiel nomata "viva estaĵo" estas materio vidata de la "vivoflanko". Materio kaj vivaĵo do identas, sed ili estas percepteblaj per esence malsamaj rimedoj.
      Konstati nur la "materiflankon" de la aferoj estas la plej primitiva formo de percepto; tial ĝi estas la ordinara ĉe estuloj sur primitivaj evolustadioj. La kapablo percepti la materion de la "vivoflanko" elkreskas nur en pli alta stadio, kiam la estulo estos trapasinta la "grandan naskiĝon" priskribitan en "Livets Bog". Estulo, kiu ne povas percepti la "vivoflankon", vidas en ĉio nur materion. Materio estas energio, forto, movo, vibrado; kaj vibrado prezentas senfinan mondon da variantaj formoj kiel substanco kaj organismoj, kiel lumo, koloroj kaj sonoj; mallonge: vibrado prezentas ĉion kreitan. Vidate de la "materiflanko", ĉio ja estas movo kaj vibrado, kaj nenio prezentiĝas kiel io eterna, sed nur kiel io ŝanĝiĝema; ĉio ŝajnas nur tempa. Sed vidate de la "vivoflanko" ĉio aperas kiel vivo, kiel vivaj estaĵoj; kaj kiam oni rigardas de ĉi tiu flanko, oni ne perceptas materion, ne sentas vibradon; tial la vidataĵo prezentiĝas ne kiel materiaj variemaj fenomenoj, sed kiel eternaj aferoj, t.e. realaĵoj kiuj havas neniun komencon kaj neniun finon. Tiuj eternaj realaĵoj estas la kernoj, el kiuj radias ĉiaj movo kaj vibrado; tial ili konsistigas la solajn "fiksajn punktojn" en la ekzistado, aŭ la solan fundamenton por ĉio perceptebla de la "materiflanko"; ili estas la origino de ĉiu kreado, la eterne vivanta centro, kiu en ĉiu organismo donas al ĝi la kvaliton: viva estaĵo. Estas ĝuste tiu kerno, kiu en "Livets Bog" estas priskribita kiel "la mio". Por kosma perceptanto tiuj "mioj" aŭ "fiksaj punktoj" montriĝas la lasta kaj plej alta analizorezultato pri ĉio perceptebla. Ĉar ili konsistigas en ĉio la vivon mem, ni nomas ilin "vivunuoj". Ĉe primitiva perceptado ili aperas kiel nura "materio", sed la plej evoluinta perceptado konstatas ilin "vivunuoj".
      "Vivunuo" do estas viva estaĵo rigardata de la "vivoflanko". Tiuj el la "vivunuoj", kiujn la tera homo plej bone konas, kompreneble estas la homoj mem. En dua vico venas la bestoj, kaj poste la plantoj kaj mineraloj. La primitiva aŭ terhoma perceptado rekonas homojn, bestojn kaj iomgrade ankaŭ plantojn kiel "vivajn estaĵojn" aŭ – kiel ĉi tie nomite – "vivunuojn", sed multe pli malfacile estas al ĝi rekoni la saman kvaliton en mineraloj, kiuj ordinare estas perceptataj kiel nura materio. Sed, kiel la homo, evoluante, iom post iom akiras la kapablon percepti kosme, aŭ koncepti per la sankta spirito, en sama grado li konstatas ankaŭ la mineralojn "vivunuoj". Surbaze de ĉi tiu evoluinta perceptokapablo oni povas pruvi, ke ne la animalaj sed la vegetalaj produktoj estas la natura nutraĵo por la homo, kaj ankaŭ ke kadavrobruligo estas krie kontraŭa al la leĝoj de la naturo – kiel montrite en alia el miaj libroj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.