Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
12-a Ĉapitro
La pensoprocezo "de malsupre" kaj tiu "de supre".
Por montri kaj komprenigi al la leganto la verajn rilatojn inter la tera homo kaj la nutraĵoj animala kaj vegetala estas nun necese konduki lin tra kelkaj kosmaj aŭ okultaj analizoj. Al netrejnita esploranto tio eble ŝajnas iom malfacila, sed al tiu, kiu povas kaj volas trapensi la analizojn; ili nerefuteble pruvos, ke ĉi tiu libro plene konformas al la realo.
      Per la analizoj mi ne intencas doni kemiajn tabelojn pri kalorioj, acidoj kaj vitaminoj k.t.p. Por diskonigo de tiaj aferoj la homaro jam posedas tutan armeon da lertaj sciencistoj. Kompreneble mia misio ankaŭ ne estas verkado de novaj libroj pri kuirarto vegetara, ĉar ankaŭ per tiaj verkoj la mondo estas bone provizita. Sed, dum la diversaj kuirolibroj kaj la tuta kemia scienco estas rezultatoj el "pensoprocezo de malsupre", la klarigoj, kies disvastigon la sorto asignis al mi, estas rezultato el "pensoprocezo de supre", el la plej alta kosma analizo de la du nomitaj specoj de nutraĵo, t.e. el analizo de la vivo mem en ili.
      "Pensoprocezo de supre" signifas koncepton aŭ sperton pere de la sankta spirito; ĝi estas esploro pri la "vivoflanko" de la aferoj. Sed "pensoprocezo de malsupre" estas spertado per nur la krudaj fizikaj sentumoj; ĝi rilatas nur al la "materiflanko" de la aferoj. Sur tiu laste nomita pensoprocezo la modema scienco ankoraŭ estas bazita; sed konsekvence de la evoluo ĝi iam poste kapablos konsideri ankaŭ la "vivoflankon" kaj per tio eviti la multajn iluziojn kaj erarojn, kiujn prezentas la nura materiflanka konsidero.
      En la sekvantaj ĉapitroj mi elmontros la "vivoflankon" de nia temo kaj per tio donos la neskueblan fundamenton, sur kiu devas baziĝi ĉiuj nutroscienco kaj verkado de kuirolibroj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.