Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
10-a Ĉapitro
Estas necese reĝustigi la gustuman kapablon.
Bonajn kaj malbonajn ecojn la estulo do ne heredas de la gepatroj, sed kunportas el siaj antaŭaj ekzistoj. La ordinara simileco inter tendencoj de la infano kaj tiuj de la gepatroj estiĝas pro la fakto, ke naskiĝonta estulo altiriĝas al gepatroj, kies "ondlongo", aŭ tendencoj, similas al la ĝiaj.
      Kiam estulo naskiĝas kun tendenco por ekzemple grasiĝo, tio okazas kiel sekvo el malbona manĝokutirno en iu el liaj antaŭaj ekzistoj; kaj nur per kutimiĝo al la natura, ĝusta nutraĵo li povas reakiri la naturan sveltan korpoformon. Tian alkutimiĝon oni kompreneble ne povas realigi en kelkaj tagoj aŭ semajnoj; por estuloj, kies malbona eco estas kunnaskita, necesas monatoj aŭ jaroj, sed tendenco estigita dum la nuna ekzisto estas multe pli facile forigebla. En ambaŭ okazoj la vojo al sano kaj bonfarto kondukas, ne tra artefaritaj medikamentoj, sed tra rebonigo al la degenerinta gustumkapablo, tiel ke ĉia kontraŭnatura nutraĵo, t.e. nutraĵo kun substancoj malutilaj al la organismo, kaŭzas nauzon, dum bonefika kaj saniga nutraĵo per sia impreso al la gustumaj organoj vekas naturajn inklinon kaj ĝuon.
      La fakto, ke degenera stato de la gustumkapablo kaj la kun ĝi ligitaj malbonaj tendencoj ne estas sporadaj sed tute ordinaraj fenomenoj, aktualigas la demandon: kiel resanigi la gustumkapablon? La respondo estas simpla kaj natura: per ekzerco.
      Oni devas kutimigi sin al la naturaj produktoj, al la nepre ĝusta nutraĵo, t.e nutraĵo kies vibrado harmonias kun tiu de la homa organismo.
      Kiam tiu kutimigo estos tiom progresinta, ke la naturaj produktoj ŝajnas la sola bongusta nutraĵo, la estulo estos liberigita de la mortiga manĝaĵo, kiu nun, pro la forto de la kutimo, lin katenas al nur kripla uiospertado, al ĉagreno, malsano kaj invalideco.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.