Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
1-a Ĉapitro
La nutradosensoj de la tera homo degeneris.
Al la grandaj problemoj nuntempe rapide evoluantaj apartenas la demando pri la ideala nutraĵo.
      Ke la homoj nun akceliĝe evoluas el primitiva, kruda besta stato al pli perfekta aŭ pli rafinita formo de estado, jam longe estas rekonate de evoluinta spiritesploranto. Al li ankaŭ estas fakto, ke ju pli rafinita ia organismo estas, des pli delikatan konservomaterialon aŭ nutraĵon ĝi bezonas. Dum la primitiva naturhomo povas preskaŭ senĝene manĝi el malpuraĵujo kaj ĝui aĵojn putrintajn kaj fetorajn, la civilizita kulturhomo povas ĝui nur tiel nomatajn "freŝajn aĵojn", kaj ili prefere estu "netuŝitaj de homa mano" kaj produktitaj laŭ plej rafinitaj higienaj procedoj. Kaj tamen estas rimarkinde, ke la evoluo de nutradosensoj de la tera "homo – ĉi-okaze temas speciale pri liaj gustumorganoj – ankoraŭ multe postiĝis kompare kun lia cetera evolustato. La tasko de nutradosensoj estas krei naturan malsaton kaj naturan soifon. Naturaj malsato kaj soifo signifas ĉi tie sanan, nature akomoditan avidon al tiaj materialoj, kiujn la organismo devas konsumi kaj asimili por sia perfekta sinkonservo. Ke la nutradosensoj de la tera kulturhomo ne kreas tute naturajn malsaton kaj soifon, sed kontraŭe tre ofte akcelas avidon al nenaturaj nutraĵoj kaj ĝuaĵoj, tion pruvas la sennombraj organaj malsanoj kaj gravaj suferoj, per kiuj la nuna homo estas ĝenata. Kosme rigardate, nur tre malmultaj el la civilizitaj homoj estas absolute sanaj. Sed koncerne tion ankaŭ aliaj cirkonstancoj estu konsiderataj, ekzemple la rilatoj al klimato, lumo kaj freŝa aero, al moviĝo kaj dormo, al pureco kaj vesto. Kompreneble ankaŭ al tiuj aferoj la avido devas esti sana, ĉar en mala okazo ne multe utilas, ke la nutraĵoj manĝitaj de la estulo estas sanigaj. Do ne utilas manĝi sanigan nutraĵon, se oni konstante vivas en malbona aero kaj ne taŭga lumo, aŭ se oni vestas sin tro nesufiĉe; kaj inverse ne utilas vivi en freŝa aero kaj saniga klimato, kaj sin sufiĉe vesti ktp., se oni konstante provizas sian organismon per malsanigaj nutromaterialoj.
      Ĉiu vivanta estaĵo estas origine provizita per organoj, kiuj estigas la normalajn malsaton kaj soifon, aŭ la normalan avidon al nutraĵo absolute natura kaj saniga por la organismo, aŭ avidon al plenumo de la specialaj kondiĉoj, de kiuj dependas ĝia absolute sana ekzisto. Ĉe la bestoj tiuj organoj aŭ tiu nutradinstinkto ĝenerale estas plene aktivaj, kaj tio signifas, ke tiu instinkto preskaŭ perfekte protektas ilin kontraŭ eraro en la vivmaniero, preskaŭ perfekte igas ilin ŝati nur tiujn formojn de ĝuado kaj konduto, kiuj estas la normalaj por ilia evolustadio. Tute alia estas la afero ĉe la estuloj, kiujn ni kutime nomas "homoj", kvankam ili – kiel montrite en "Livets Bog" – ne estas plene evoluintaj kiel homoj kaj pro tio ankoraŭ iomgrade apartenas al la regno de bestoj. La nutradosensoj de tiuj estuloj estas en tre alta grado difektitaj, degenerintaj kaj nefidindaj; kaj tio signifas, ke la homo oftfoje sentas malsaton – aŭ eĉ tre fortan avidon – al pli-malpli nenaturaj materialoj, ne malofte eĉ tiomgrade, ke tiuj maltaŭgaj materialoj fariĝas ĉiutagaj manĝaĵo kaj trinkaĵo.
      Nenaturaj materialoj signifas materialojn pli-malpli nedigesteblajn por la homa organismo, materialojn kies enhavo de vera nutraĵo kaŭzas al la organismo tro grandan fortoperdon ĉe la digesto, kaj materialojn kiuj jen estas tute sen nutrovaloro kaj jen kaŭzas fortoekflamon, kiu estas tro peniga por la organismo kaj tial skuas ĉi tiun ĝis osto kaj medolo. Pro tiuj faktoj tiaj materialoj estas vera veneno por la organismo. Dum la nutradosensoj aŭ gustumorganoj de la tera homo ankoraŭ estas tiom nefidindaj, ke ili kelkfoje postulas ĉiutagan aŭ daŭran konsumon de tiaj venenaĵoj, lia organismo sen ia dubo devas samgrade sperti malsanon kaj nenormalan mizeran ekzistadon.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.