Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-21) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio   

 

 
9-a Ĉapitro
Mia deziro rilate al la legantoj
Eble vi nun emas demandi: "Ĉu vi per ĉi tiuj admonaj vortoj, direktitaj rekte al mi, volas diri, ke vi estas "plenigita de la sankta spirito", ke vi estas "inicito"? Ĉu vi volas igi min kredi, ke vi estas "mondsavanto"? – Responde al tio mi tuj diras al vi, ke mi absolute ne deziras nek celas, ke oni pri mia persono "kredu" ion ajn. Mia nepre sola deziro estas emigi homojn esplori la faktajn fenomenojn, la manifestojn de la spirito de Dio, en videbla fizika apero, egale kie kaj en kiu ĉi tio okazas. Per tio mi deziras el kredo fari konvinkon, el nescio scion, kaj el religio sciencon. Ĉian eventualan kultadon al mia persono mi ĉiel kontraŭbatalas, celante sole agnoskon de la fakta ekzisto de la sankta spirito.
      Ke mi supre skribis tiom vaste, absolute ne celas krei atenton pri mia persono, pri mia privata vivo. Mi ne kredas – naive – ke vera aŭtoritato aŭ firma pozicio kreiĝas per la nura ago paroli pri si mem. Mi plene komprenas, ke al la science stampita homo de la 20-a jarcento nur faktoj validas, ankaŭ en religiaj aferoj, kaj ke nuraj belaj vortoj imponas nur malsaĝulojn. Kaj esti laŭdata de tiaj estaĵoj celas nur tiu, kiu mem estas malsaĝa, tiu kies gloramo estas nesatigebla, kies plej alta celo estas sidi sur piedestalo por lasi sin admiri kaj kulti, kaj al kiu do malpli gravas ĉio alia en la ekzistado.
      Sed kiel eblus al tia persono esti pura senpartia rimedo por manifesto de la vero? Ĉe lia perado la vero ja kripliĝus, avantaĝe al gloro kaj brilo de lia persono. Kaj anstataŭ la natura efiko, ke la vero stampas la peran personon, okazus, ke la persono stampas kaj falsas la veron. Pere de tia persono la vero nur malklare manifestiĝus kaj krome estus grave misformita de egoismo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.