Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-21) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio   

 

 
8-a Ĉapitro
Tri formoj de sinteno al la raporto pri la naskiĝo de mia misio
Mia motivo por direkti al vi la multajn antaŭe diritajn vortojn estas, ke vi – se vi legos la sekvantan raporton – per tio estas provata koncerne la valoron de via ampovo. Malfermiĝos al vi du vojoj, kaj via sinteno al la raporto montros, kiuflanken vi turnos vin. Laŭ unu el la du vojoj vi iros, escepte se vi opinios vin nekompetenta por juĝi kaj tial restos neŭtrala. Se ĉi tio lasta ne okazos, vi reagos en unu el du manieroj: aŭ vi komprenos min, ĝojos pro mia raporto kaj ekiros laŭ la vojo kondukanta al vivo kaj lumo, al mondliberiĝo, al la tiom profunde dezirata paco sur la tero; aŭ la raporto incitos vin; maltolerema vi juĝos min servanto de mallumo kaj kontraŭage malhelpos mian laboron; kaj per tio vi irados laŭ la vojo al milito kaj zorgo, al turmentiĝo kaj pereo, egale kiom ajn vi kredos vin iranta sur la ĝusta vojo. Kaj tiam vi apartenos al tiuj, pri kiuj estas plej konvene preĝi: "Patro, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras."
      Per la supre dirita mi intencas gvidi kaj helpi vin al pli profunda pripensado, por ke vi ne anticipe, kolere kaj tute senbaze, kondamnu kaj kontraŭlaboru tion, pri kio mi nun informos vin.
      Kaj lasu min ankoraŭfoje atentigi vin pri la granda ordono de via propra religio: "Viglu kaj preĝu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta", – "Tiu, kiu opinias, ke li staras, sin gardu por ke li ne falu."


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.