Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-21) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio   

 

 
7-a Ĉapitro
Inicito ne venas por plagiati manifestojn de antaŭaj inicitoj, sed nur por universaligi moralon kaj vivkoncepton, por krei komprenon pri la vivo
Kiam la sankta spirito plenigas homon en ties fizika ekzisto, tio okazas senescepte por doni al la mondo ion novan, por evoluigi la moralon al pli alta idealismo. Inicito do neniam komencas plagiati, kion antaŭaj inicitoj jam revelaciis el la Dia spirito. "Neniu enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn". Inicito venas en la mondon nur por malkaŝi la daŭrigon de la dieca plano pri la homaro. Tial li neeviteble kolizias kun la sekiĝintaj malnovaj tradicio kaj dogmoj, kaj ĉe tio la malnovaj antaŭjuĝoj diskrevas. Se li ne farus ĉi tion, se li nur ripetus, kion miloj da pastroj, prelegantoj kaj misiistoj dum jarcentoj rerakontas el la parolo de iamaj inicitoj, por kio utilus tiuokaze lia apero? Por nura ripetado necesas nenia pleniĝo de la sankta spirito, nenia iniciĝo, neniaj kosmaj konscio kaj klarvido. Tial inicito ne venas por plagiati nek por ripeti manifestojn de antaŭa inicito; li venas en la mondon sole por krei novajn eblojn por evoluo de la homaj vivkoncepto kaj moralo, por krei pli da kompreno pri la vera vivo malantaŭ ĉiuj eksteraj akcesoraĵoj.
      Plej emfaze estas do rekomendate al vi esti singarda, kiam vi aŭdas parolon neakordan kun viaj kutimaj ideoj pri moralo kaj idealo. Ja povus esti, ke la parolanto estas nova sendito de Dio, kaj se vi tiam kondamnus lin, se vi kalumnius kaj malhelpus lian agadon, vi ja kontraŭlaborus Dion, kontraŭlaborus la grandajn promesojn de via propra religio kaj per tio ankaŭ la perfektigon de la homaro.
      Ke vi eble estas pastro aŭ oxfordisto, adventisto aŭ teozofo, antropozofo aŭ spiritisto, ne liberigas vin de la devo esti singarda. Ĉu ne estis ĝuste ĉefpastro, kiu fariĝis "Kajafas"? – Ĉu ne estis inter la dignaj oficialaj "moralgardantoj", ke oni vidis la plej fervorajn ĉe la kriado: "Forigu, forigu! krucumu lin"? Kaj ĉu ne ĝuste pri ili Jesuo mem diris, ke ili fariĝos "la lastaj" en la ĉielo? Supozeble ne estas precize ties societo, kiun vi preferas. – Tial estu tre atenta. Ĉu baldaŭ, ĉu nur poste, certe iam vi staros antaŭ ĉi tiu problemo, egale kiom sinfida, kiom savita kaj feliĉa vi sentas vin hodiaŭ.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.