Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-21) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio   

 

 
6-a Ĉapitro
Sole surbaze de amo oni povas sperti "la sanktan spiriton" kaj "vidi" "iniciton"
Ne nur via religio sed efektive la vivo mem admonas vin al granda singardo kaj avertas, ke vi ne juĝu. Starante antaŭ proksimulo vi ja ne scias, kia homo li estas. Vi konas neniom el liaj nevidataj ecoj, kaj vi ne scias, ĉu li estas, aŭ estos, enkarnaĵo de Dia revelacio, ĉu li estas Dia sendito al la homaro, ĉu nova helpanto en la mondsavado, aŭ la mondsavanto mem. Eĉ se li vivadas tre modestan vivon, se li devas uzi sian tempon perlaborante la ĉiutagan panon, se li eble mankas ĉe la oficialaj diservoj, ne estas membro de tiu aŭ ĉi tiu religia movado kaj ŝajnas tute senreligia, se li naskiĝis eksteredzece kaj elkreskis en medio laŭ vi pekplena, se li ne baptiĝis, ne estas konfirmita, – – ĉi ĉio neniel garantias, ke li ne estas portanto de la Dia konscio, ke li ne estas enkarnaĵo de la sankta spirito; eĉ male, ĉar ĝuste tia modesta materia vivcirkonstanco ŝajnas unu el la preferataj vojoj ĉe revelacio de la Dia spirito en la tera zono. Ja ne estis luksa ludilo aŭ ora trono, sed stala kripo kaj ekzekuta kruco, kiuj signis la lokon, kie komenciĝis la plej grava mondsavado, la manifesto de la plej alta konscio.
      Tial estu singarda! Vi ne scias, kiam vi staros antaŭ grandulo el pli alta ekzistoformo. En la pli altaj zonoj pozicio kaj rango distingiĝas laŭ aliaj ecoj ol ĉi tie surtere, kie eksteraj aferoj kaj videbla brilaĵo ludas tre gravan rolon. Ne kredu, ke inicito mem diros al vi, kiu li estas. Tia estaĵo iradas tre modesta inter la aliaj, kaj ili ne konas lin. Li ja ne venis por esti servata, sed por servi, sekve estas eble, ke vi renkontos lin kiel vian serviston; en via komisia knabo eble kaŝas sin tia grandulo, aŭ en via servistino, en via lavistino aŭ taglaboristo. Sed tion vi ne povas konstati, se vi ne havas en propra brusto tiom da amo al la koncerna persono, ke li povas kun plena fido malfermi sian koron kaj konigi al vi sian animon. Tia modesta ekstera pozicio ja ne taŭgas por krei estimon kaj respekton al la inicito, ĉar riĉo kaj lukso estas pli preferataj de la plimulto kaj akiras pli facile altan estimon kaj brilan renomon, en rondoj de gazetaro kaj scienco kiel ankaŭ inter ordinaruloj. Tial, tiom longe, kiam viaj idealoj dependas de la publikaj opinio kaj moro, vi ne ekhavos kapablon rekoni iniciton, eĉ se li staras karne kaj sange reala antaŭ vi. Nur la "kripon" vi vidas, nur lian simplan eksteraĵon, nur la eventualajn ironion, mokon kaj kalumnion, per kiuj la nekomprenaj ordinaruloj kelkfoje klopodas veneni lian vojon. Do, estu tial singarda! La sankta spirito estas, krom la plej alta scio pri Dio, ankaŭ la plej alta amo. Sed rekoni amon povas nur amo. Do, se vi havas sufiĉe da amo en via propra interno, vi certe konstatos en la brusto de aliulo la puran Dian amon, la revelaciitan sanktan spiriton, egale malantaŭ kiom ajn triviala eksteraĵo ĝi eble sin kaŝas. Ke vi sentas vin mem "savita", donas al vi nenian rajton aŭ kompetenton por kondamni aliulojn. Nur amo donas eblon por rekoni diecan parencecon.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.