Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-21) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio   

 

 
5-a Ĉapitro
Jesuo promesis venontajn revelaciojn
Kiam homo pro evoluinta scienca pensmaniero ne povas "kredi", ekzistas nur unu vojo, laŭ kiu la providenco povas helpi lin; tiu vojo estas – ne montrado al antaŭtempaj revelacioj, kiuj ja estas senvaloraj por homo sen kredopovo – sed renovigata revelacio meze de la moderna epoko, manifestita scienca fakto videbla en karno kaj sango, en ago kaj konduto, kaj senpere alirebla por senantaŭjuĝa scienca esploro.
      Kaj ĝuste tion ja instruas al vi via propra religio, per la vortoj de Jesuo: "Al vi ne eblas kompreni ĉi tion, sed venontaj generacioj ĝin komprenos"; – "Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion mi diris al vi"; – "Kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en ĉian veron; ĉar li parolas ne de si mem; sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi la venontajn aferojn. Li gloros min, ĉar li ricevos el mia kaj anoncos al vi. Ĉio ajn, kion la Patro havas, estas mia; tial mi diris, ke li ricevos el miaj kaj anoncos al vi". – Aldone Jesuo – inter aliaj promesoj – plurfoje emfaze priparolis sian "revenon", kaj ĉi ĉio almenaŭ ne verŝajnigas, ke revelacioj ne plu venos. Kio estas "la Parakleto, la Sankta Spirito"? Kaj kio "la reveno de Kristo"? – Kio alia ol la plej gravaj revelacioj en nia ekzistado! – Kaj kio estas "la venontaj generacioj"? – Ĉu la nunvivantaj generacioj ne estas ĝuste la "venontaj" rigardate de la tempo de Jesuo? Ĉu tiuj nunaj generacioj ne estas ĝuste tiom stampitaj de scienca sinteno, ke ili pli ol la antaŭaj kapablas racie kompreni la mondmisteron? Kaj ĉu ĝuste ĉi tio ne estas la kaŭzo de ilia situacio, ke ili ne povas "kredi" sed bezonas "scion"?
      Tial estu singarda juĝante pri aliuloj, ĉar vi scias nenion pri la tempo, kiam okazos tiuj revelacioj; "pri tiu tago kaj la horo scias neniu"; ili venos al la homoj "kiel ŝtelisto en la nokto".
      Ke via propra animo akiris feliĉegon surbaze de la pratempaj okazintaĵoj aŭ revelacioj, ne rajtigas vin postuli, ke ili sufiĉu por ĉiuj homoj en ĉiuj tempoj. Se ili sufiĉus, la promeso de Jesuo al la venontaj generacioj ja estus tute superflua kaj sensenca.
      Do, ne laŭ via propra religio, nek laŭ la biblio aŭ laŭ la predikoj de la pastroj estas neeble, ke homoj hodiaŭ povas pleniĝi de la sankta spirito. Nenio malebligas, ke Dio parolu rekte al homo en la 20-a jarcento, kiel Li faris en antaŭaj tempoj; kaj ankaŭ nenio malebligas, ke nuntempa homo de modesta deveno kaj en malalta socia pozicio aperu tiom animita de la sankta spirito, ke tiu rekte kaj videble manifestiĝas en la koncerna homo kaj per tio okazigas, ke la esenco de la pratempaj revelacioj fariĝos realaĵo same fidebla por homoj en la 20-a jarcento kiel antaŭe por kreduloj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.