Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-21) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio   

 

 
4-a Ĉapitro
Kial "revelacioj" ne estus nuntempe same eblaj kiel antaŭe?
Via propra religio instruas, ke ekzistas io, kio superas "kredon", nome senpera spertado de la lumo. Kaj se ĉi tio ne ekzistus, vi estus neniam akirinta la diecan lumon de la kredo, neniam vi estus aŭdinta pri Dio, neniam pri la gravaj leĝoj de la vivo aŭ pri la eterna vero en jenaj vortoj: "Kion oni semas, tion ankaŭ oni rikoltos", – "feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion", – "amu unu la alian", – "ĉio estas tre bona", vortoj kiuj kune konsistigas ĝuste la esencan fundamenton de la tuta ekzistado.
      Se Moseo kaj la profetoj, se la mondsavantoj, la apostoloj kaj aliaj saĝuloj konataj en la mondhistorio, ne estus spertintaj la spiriton de Dio, kiamaniere la biblio kaj aliaj diecaj libroj do estus en tiu okazo aperintaj? Kaj kiamaniere vi mem estus akirinta la "savon", kiu nun konsistigas vian tutan vivofeliĉon? – La menciitaj personoj konigis – tio estas fakto – al la homoj novajn diecajn vidpunktojn; alivorte, ili kunportis ion, kion ili ne ricevis de aliuloj aŭ per lego en libroj. La novaj vidpunktoj do estiĝis en ilia propra konscio kiel persona sperto, kiel origina scio.
      Nu, vi agnoskas, ke tra jarcentoj la dieca saĝo venis en la mondon pere de taŭgaj personoj, kial do tiu maniero de revelacio ne estu daŭrigata? Kial tiaj personoj estu nur antaŭtempaj estaĵoj, kaj ilia apero sole praaj fenomenoj aŭ spiritaj muzeumaĵoj? Ĉu estus logike opinii, ke la providenco – al kiu vi iel tiom forte kredas – ne deziras nuntempe manifesti sian altan saĝon per vivantaj personoj, ne deziras ĝin revelaciita kiel fakton en karno kaj sango, nun en la lumo de la 20-a jarcento same kiel en la malpli helaj antaŭaj jarcentoj? Ĉu troviĝas logikaj motivoj por supozi, ke la nunaj generacioj malpli ol la antaŭaj bezonas palpeblajn pruvojn en sia ĉiutaga vivo pri la grandaj veroj de la ekzistado? Ĉu ne – kontraŭe – estas konata fakto, ke la moderna scienca pensmaniero subfosas la kredokapablon, kaj ke al homo stampita de tiu pensmaniero do estas multe malpli facile esti "kredulo" ol al homo kun la pensmaniero tradicia?


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.