Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-21) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio   

 

 
21-a Ĉapitro
Fakto kiu restas, egale kion ajn oni opinias pri miaj spiritaj travivaĵoj
Kion ajn oni opinias pri la revelacio, kiun mi spertis, pri mia fajrobaptiĝo en la dieca blanka kaj ora lumo, restas tamen la fakto, ke ĉe tiu al mi sankta travivaĵo, sen ia ajn antaŭa studo de libroj kaj sen instruiĝo ĉe aliulo escepte lernadon de la tradicia protestantisma dogmareto por infanoj, mi fariĝis kapabla por la laboro, kiun mi faris kaj faras per miaj ĉefverko "Livets Bog" kaj ceteraj libroj, simboloj kaj paroladoj. Per ĉi tiu laboro mi kreis konscimedion aŭ pensosferon, en kiu homoj povas spirite superrigardi ĉiujn situaciojn de la ekzistado kaj per tio konstati, ke la mondotuto estas matematike kontinua kunaĵo kun klare videbla perfekteco, kaj ke ĝi estas en ĉiuj detaloj kulminaĵo de logiko kaj laŭceleco, el kio sekvas ke ĉiu rezultato el ĉiu ajn situacio identas kun "perfekta amo", kun perfekta ekvilibro inter la plej alta racio kaj la plej profunda altruismo.
      Per mia laboro estiĝis la eterna mondanalizo. Tiu analizo montras rekte intelektmaniere, ke pasero "ne falos teren sen via Patro", ke "eĉ la haroj de via kapo estas ĉiuj kalkulitaj", ke ĉiuj homoj vivas eterne kaj fariĝos perfektaj, ke ĉiujn ampleksas la amo de la providenco, ke ĉio estas amo, kaj ke neniam estingiĝos la lumo de la plej alta leĝo: "ĉio estas tre bona".
      Tiu vera scienco, kiun la sankta spirito kreis per mia laboro, ŝanĝas kaj optimismigas la konceptmanieron. Ĝi forigas necertecon, melankolion kaj malesperon; malluman menson ĝi malfermas por la sunaj radioj; al la homaro ĝi renovigas la sonon de la dieca invito: "venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos"; kaj ĝi atestas la diecan promeson: "jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo". – Kaj tiel ĉiu povas feliĉiĝi, fariĝi beata kaj "unuiĝi kun la Patro".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.