Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-21) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio   

 

 
20-a Ĉapitro
Kio por esploranto de miaj travivaĵoj estas ilia fundamente grava flanko
Kio gravas al la legantoj estas, ne, ke mi spertis certajn travivaĵojn, sed ke la travivaĵoj kreis efikojn, kiujn povas pli-malpli kontroli ĉiu senpartia emancipita homo. La efikoj manifestiĝas en mia laboro: kreo de matematike ekzakta mondanalizo, kreo de absolute nekontestebla spirita scienco kun sekvanta estiĝo de nova konceptmaniero, kaj kreo de nova kulturo, en kiu la antaŭe utopiaj aferoj – vera kompreno de la vivo, la delikataj leĝoj de amo, la plej alta mondlogiko laŭ kiu "ĉio estas tre bona" – fariĝos fakta vivo, fariĝos palpeblaj realaĵoj alireblaj por ĉiu homo kun sufiĉe evoluintaj moralo, sentoj kaj prudento.
      Kompleta kompreno pri tiu spirita scienco ne estas akirebla per nura legado aŭ per informo de aliulo. Nur libervola senkondiĉa akcepto de ĝia instruo, nur ĉiutaga praktikado de ĝiaj leĝoj rilate al ĉio kaj ĉiuj, povas doni rezultaton. Juĝi ne vidinta, ne aŭdinte kaj ne plene komprenante, tion faras nur estuloj kun nesufiĉe evoluinta moralo. Por vere kompreni la spiritan sciencon aŭ mian mision estas do necese, ke oni identigu kun ĝi sian propran vivadon. Nur tiu, kiu faras tion, povas iam sperti la veron pri beata ekzistado en ore blanka lumo, ekzistado en organismoj el rave brila sunlumo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.