Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-21) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio   

 

 
2-a Ĉapitro
Ne juĝu
La informo en ĉi tiu libreto ne estas skribita por homoj el la menciita speco. Por la okazo, ke ĝi tamen venos en la manon de tia homo, mi tuj diras al li:
      Nepre restu ĉe la religia kredo, kiu por vi estas vivo kaj feliĉo, kaj kiun vi konsideras "la vojo, la vero kaj la vivo".
      Neniel kredu, ke mi – eĉ nur unupunkte – celas forlogi vin de tio, kion vi opinias la plej profunda bazo de la vivo. Al neniu mi volas subfosi lian kredon pri la efektive bela, bona kaj vera, pri la ameca kaj diece inspira en la ĉiutaga vivado.
      Sed memoru, ke vi rompas la leĝon de amo, se vi ne konfesas, ke via scio havas limojn, ekster kiuj troviĝas zono de vi nekonata. Koncerne tiun zonon vi do ne povas scii, sed nur kredi. Kaj ekster tiu zono de kredo troviĝas senlima vastaĵo, pri kiu vi estas komplete senscia, kaj kiu tial efikas al vi kiel plej nigra nokto. Kion tiu nigra nokto eble kaŝas en sia sino, pri tio vi neniom povas diri. Tial, se venas al vi informoj el ĉi tiu vastaĵo, vi havas nenian eblon por juĝi aŭtoritate aŭ juste pri ili. Nur pri la loketo, kiun vi konas pro senperaj spertoj, kaj kie vi povas apogi vin sur precizaj matematikaj faktoj, vi rajtas aŭtoritate paroli.
      Jam en la zono, pri kiu vi povas nur kredi, via aŭtoritato ne ekzistas; tie vi devas bazi vian vivon sur eldiroj aŭ skriboj de aliuloj. Koncerne aferojn de tiu zono vi do estas nur disĉiplo, lernanto, vi ne atingis maturon, via edukiĝo ne finiĝis, vi ankoraŭ ne akiris majstrodiplomon.
      Nu, ĉu ne estas pli nature, kaj pli konforme al la leĝo de amo, ke lernanto konfesas sian pozicion kaj konsentas esti "aŭskultanto", ol ke li pretendas esti "juĝanto""instruanto" kaj tiel – kvankam nevole – malkaŝas la falsecon de sia "majstreco" aŭ "instruisteco"? Se "kredanto" volas instrui "scianton", tio signifas, ke lernanto volas instrui majstron. Tia rilato estas nenatura, kaj ĉio nenatura kontraŭas al la amo. "Kredanto" kritikanta la scion de "scianto" pekas kontraŭ sia propra konvinko, ankaŭ se li faras tion kun trankvila konscienco.
      En plena konkordo kun ĉi tio sonas la vortoj: "Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj. Ĉar per kia juĝo vi juĝos, per tia vi estos juĝataj".
      Tiu, kiu plene scias tion, ne juĝas en aferoj, pri kiuj li ne estas "scianta". "Kredanto" do neniel rajtas juĝi; ĉi tiun privilegion havas nur "scianto".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.