Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-21) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio   

 

 
19-a Ĉapitro
Se el miaj travivaĵoj ne restus eksteraj pozitivaj efikoj esploreblaj por aliuloj
Mi estas nun fidinta al la papero la plej gravajn detalojn el la multaj psikaj travivaĵoj, kiujn mi tiam spertis, kaj kiuj kune konsistigis la diecan alvokon al la laboro, kiu post tiam estas la tasko de mia vivo.
      Verŝajne ekzistas homoj, kiuj opinias, ke miaj travivaĵoj estis nuraj halucinoj aŭ sonĝaj bildoj. Al tio mi tuj emfazas, ke la travivaĵoj aperis sub mia plena kontrolo, ĉar mi estis tute konscia kaj vigla. La supermateriaj fenomenoj aperis en tiuj tagoj tuj ĉe mia sidiĝo en la meditoseĝon; neniel estis necese, ke mi unue ekdormu, falu en trancon aŭ alimaniere perdu la viglan konscion. Krome estas ankaŭ grava fakto, ke ĉiufoje mi mem enkondukis la fenomenojn kaj ĉesigis ilin laŭ mia deziro kaj laŭ la eltenpovo de mia organismo.
      Koncerne detalan klarigon pri revelacio, pri la sankta spirito kaj pri inico mi referencas al mia ĉefverko "Livets Bog". Ĉi tie estu dirate nur tio, ke tia alta evento estas travivaĵo ekskluzive persona; ĝi estas destinita sole por la estaĵo, kiu spertas ĝin, kaj al aliuloj ĝi neniel povas fariĝi evidenta fakto. Tial mi nun ne diras pli pri la detaloj de mia travivaĵo; ilia destino ja estis influi unualoke al mi; al aliuloj ili povas ne konfirmi nek refuti la veron de mia misio.
      Sed miaj spiritaj vizioj estus sensignifaj kaj senvaloraj, se ili ne estus postlasintaj videblajn kaj kontroleblajn efikojn. Ekzistas nome multaj ekzemploj de homoj, kiuj laŭpretende spertis viziojn aŭ revelaciojn, sed la plej multaj el tiuj pretenditaj travivaĵoj postlasis nenion videblan, nenian pozitivan efikon, nenian metamorfozon en la koncerna estulo kontroleblan al aliuloj. Estas do nekonstateble, ĉu la pretenditaj travivaĵoj estas realaj aŭ nur iluzio, kaj sekve ili havas neniom da intelekta valoro. Ilin povas agnoski nur tiaj homoj, kiaj kontentiĝas per "kredo" kaj ne demandas pri intelekta aŭ scienca kompreno. Al ili revelacio ne donas bazon por scienca prijuĝo, sed nur por kreo de "kredo".
      Se vizioj estas nur imagaĵo anstataŭ efektivaj fenomenoj, la "kredo" fariĝas "fanatikeco", kaj la "kredanto" arda "fanatikulo". Tial povas esti tre riske kredi viziojn, kiuj ne donis videblajn rezultatojn racie esploreblajn, kaj kies eventualan efektivecon oni do ne povas evidentigi.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.