Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-21) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio   

 

 
18-a Ĉapitro
La efikoj de la ora fajrobapto
Surtera estaĵo ankoraŭ ne povas elteni tian supermezuran alfluon de la plej alta estaĵo, de Dio mem; tial necesis, ke mi tre baldaŭ ĉesigu la diecan rigardon. Sed kvankam finiĝis la supermateria travivaĵo, mi poste tamen neniam revenis komplete en la fizikan mondon. Io en mia interno estis ŝanĝita. Mi estis naskita en novan mondon kaj ricevinta konscion en nova korpo. La eksterfizika mondo havis de tiam sian lokon daŭre en mia tagokonscio. La ora lumo postlasis en mi plenan konscion pri mia senmorteco kaj la kapablon konstati, ke nur vivo ekzistas, ke mallumo kaj sufero estas nur vualita amo, kaj ke Dio ĉeestas en ĉiuj kaj en ĉio.
      En mia interno la flamoj de amo multobliĝis. Mi vidis, ke la tuta materio estas vivanta, estas manifestaĵo de Dio, estas Liaj veraj karno kaj sango. Mi karesis la materiajn objektojn, la "mortajn" same kiel la vivajn, la mineralojn same kiel la animalojn. La ŝtonojn mi amis tiom kiom la vivantajn estaĵojn, ĉar ili kune konsistigas la korpon de Dio. Kaj la korpo de Dio karesis min. Estis al mi, kvazaŭ la ora lumo, la sperto de la sankta spirito aŭ la konscio de la Patro, la sento de Lia persona ĉeesto kiel konscia mio tute proksima al mi, – estus lasinta ĉion en brilo de ĉiopenetra amo. Mi sentis, ke ĉio elradias simpation, elradias Dion mem, en mia interno kiel ĉie ĉirkaŭ mi. Mi konsciis, ke amas min la ĉiela Patro. Kun neskuebla amo redirektita al tiu Patro mi reiris en la fizikan mondon. La zorgoj, ĉagrenoj kaj suferoj de homoj kaj bestoj denove aktualiĝis al mi; la ombra flanko de la ekzistado denove sin altrudis. Sed en mia interno la brilo de ora la lumo daŭre superis ĉiujn ombrojn de la mallumaĵo; daŭre restis en miaj cerbo kaj nervaro la varmo de tiu supermateria lumo. Post tiu alta travivaĵo miaj lipoj kaj manoj ekagis – kaj daŭre agas – por atentigi aliulojn pri tiu lumo, por ke ĝi flamu en cerboj kaj vibru en nervaroj, por ke ĝi brilu en la okuloj kaj trasaturu la tutajn personecojn. Miaj vortoj estas torĉoj de la vivo, la dieca spirito en ili lumas en la mallumon, forpelas superstiĉon kaj kreas amon al Dio. Vivante laŭ miaj vortoj ĉiu ekamos la Patron, kaj post tio li neniam plu iros en mallumo. Ĉar ami la Patron signifas ami la mondon, signifas ami ĉiujn kaj ĉion. Kaj se oni amas ĉion kaj ĉiujn, oni ja vivadas kune kun la amato, kio estas perfekta kontentiĝo de la plej alta avido, estas la plej alta formo de vivo, la plej intensa sento de ĝojo, la sperto de vera feliĉego.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.