Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-21) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio   

 

 
17-a Ĉapitro
La ora fajrobapto
La postan matenon mi ree sidigis min en la meditoseĝon, kaj apenaŭ trovinte konvenan pozicion mi estis ĉirkaŭondata de la dieca lumo. Mi rigardis en blue luman ĉielon: ĝi baldaŭ estis kvazaŭ tirata flanken, ĉe kio alia eĉ pli luma ĉielo vidiĝis. Ankaŭ ĉi tiu fortiriĝis, kaj tiumaniere aperis plurfoje nova ĉielo, ĉiu pli luma ol la antaŭa, ĝis fine vidiĝis iu kun ore brila lumo ekstreme blindiga kaj el substanco tiom rapide vibranta, ke mi sentis min ĉe la rando de mia eltenopovo. Unu paŝon pli, unu oneton de sekundo plu, kaj la transcenda vibrado tuj estus min neniiganta per la senlima potenco de fulmo. Sed en tiu frakcieto de sekundo – la daŭro de la revelacio – mi spertis tutan mondon da pureco kaj sankteco, senfinan vaston da harmonio kaj perfekteco. Mi troviĝis en maro da lumo. En mia unua revelacio la lumo estis neĝe blanka, sed en ĉi tiu ĝi havis koloron de oro. Ĉiuj detaloj en ĝi estis ore luma fajro; kaj tra ĉio etendiĝis delikataj vibrantaj fadenoj, kiuj glimis kaj brilis ĉie ĉirkaŭ mi. Mi sentis ravita, ke tio estas la konscio de Dio, Lia propra pensosfero, Lia ĉiopotenco, Lia rimedo por gvidi kaj estri la senfinan nombron da mondoj, galaksioj kaj stelurboj, en mikrokosmo kiel en makrokosmo. Mi estis tute sorĉita. La dieca fajro vibris en mi kaj ekster mi, vibris supre kaj malsupre. La "spirito de Dio", kiu laŭ la biblio "ŝvebis super la akvo", la "fajro en la arbetaĵo" antaŭ Moseo, la "fajro", en kiu Elija "suprenflugis en la ĉielon", la "lumo" ĉirkaŭ Jesuo sur la monto, la pentekostaj "fajrolangoj", la "fajro", kiu antaŭ Damasko faris Paŭlon el Saŭlo, la "fajro", kiu en ĉiu epoko estis la "alfa" kaj "omega" ĉe ĉiuj altaj kreado, manifesto kaj revelacio, – tiu sama "fajro" flamis ĉi tie tuj antaŭ miaj okuloj, vibris en miaj brusto kaj koro, kaj trafluis mian tutan personecon. Estis al mi, kvazaŭ mi baniĝus en elemento de amo. Mi sentis min ĉe la origino aŭ la fonto de ĉiu varmo, la varmo en la amo de gepatroj al iliaj infanoj, kaj tiu en la reciproka sindono ĉe la ludo de amanta juna paro. Mi vidis la forton, kiu igas homon subskribi ateston de punliberigo, aboli sklavecon kaj protekti la malgrandulojn en la ekzistado, malgrandan beston same kiel kadukan homon. Mi vidis la sunlumon, kiu fandas la glacion en ĉiu animo, forigas la malvarmon, kaj transformas la ŝtonan dezerton de pesimismo kaj malespero en fekundan sunplenan staton. Mi vidis la lumon de amo, kiu varmigas la koron, inspiras la prudenton, kaj per tio igas la homon pardoni maljustulon, ami malamikon, kaj kompreni kriminton. Mi kvazaŭ ripozis en la sino de la ĉiopova Dio, en la origina fonto de la perfekta amo. La tuta dieca perfekteco malkovriĝis antaŭ mi, kaj mi vidis mian unuiĝon kun la vojo, la vero kaj la vivo, kun la granda Patro mem.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.