Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-21) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio   

 

 
16-a Ĉapitro
Kristestaĵo en blindige brila sunsubstanco
Laŭ la indikoj en la pruntita libro mi klopodis iuvespere mediti pri la nocio "Dio". Subite, nesciante kiel, mi troviĝis en stato, kiu trudis al mi la impreson, ke mi troviĝas antaŭ io senlime alta kaj sublima. Malproksime vidiĝis malgranda luma punkto. Momenton ĝi malaperis, sed tuj poste mi denove vidis ĝin, tiufoje multe pli proksime. Tiam mi povis vidi, ke la lumo venas de ia kristosimila estaĵo, kies detaloj montriĝis kiel blindige blankaj lumeroj kun bluaj nuancoj. La lumo estis tiom viva kaj intensa, ke ĝi memorigis pri la "stelĵetiloj" bruligataj ĉe la kristnaska arbo; la lumeroj de la revelacio tamen estis multe pli malgrandaj, sed kompense senlime multaj.
      Denove venis paŭzo, dum kiu kvazaŭ mallumo ĉirkaŭis min. Sed iom poste la tuta spaco pleniĝis de lumo, kaj mi rigardis rekte en figuron el fajro. Ia kristestaĵo el blindiga sunlumo proksimiĝis al mi kun siaj brakoj levitaj kvazaŭ por ĉirkaŭpreno. Mi komplete paraliziĝis. Sen ia ajn eblo por min movi mi rigardegis al la brilanta estaĵo, rekte en ĝian zonregionon, kiu en tiu momento troviĝis tuj antaŭ mi. Sed la estaĵo daŭrigis sian movon antaŭen, kaj en la sama momento ĝi eniĝis en miajn karnon kaj sangon. Mirinda sublima sento saturis mian animon. La paralizo malaperis. La dieca lumo, kiu ekloĝis en mi, igis min kapabla superrigardi la tutan mondon.
      Jen maroj kaj kontinentoj, landoj kaj urboj, montoj kaj valoj baniĝantaj en la lumo el mia propra interno. En la blanka lumo la tero fariĝis "Dia regno".
      La dieca travivaĵo ĉesis. Denove mi vidis ĉirkaŭ mi la fizikan realaĵon, la detalojn de mia ĉambro, kaj mian propran neindecon. Sed la "Dia regno" daŭre lumis kaj brilegis en miaj cerbo kaj nervaro.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.