Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-21) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio   

 

 
15-a Ĉapitro
Tio, kion miaj amikoj konstatis
En ĉi tiu nova spirita stato mi reiris al mia libro-amiko por redoni la pruntitan libron. Li – kiel ankaŭ mia kontorkolego kaj miaj ceteraj konatoj – do povas atesti la ŝanĝon de mia spirita stato; ili estas senperaj atestantoj de tio, ke homo povas akiri scion laŭ alia vojo ol la ordinaraj, ol la eksteraj, kiujn aliaj homoj ja devige devas sekvi. Al tiuj miaj amikoj fariĝis fakto, ke mirakla forto de sciado povas saturi malkleran homon kaj – tute sendepende de libroj aŭ instruo de aliuloj – fari lin eminentulo pri ĉio koncerne la vivon, pri religiaj sciado kaj faktoj, pri la plej alta saĝo de la ekzistado. Ili povas – meze de la 20-a jarcento – senpere rigardi la ekzistadon de la sankta spirito. Fariĝis permesate al ili vidi revelaciojn ripetiĝi en nunvivanta homo el karno kaj sango; ili povis rekte rigardi, kiel estiĝas la saĝo, kaj kiel la grandaj kaj kiel la grandaj aksiomoj de la vivo, la eternaj leĝoj, la senmortaj "diovortoj" transformiĝas en fizikan materion, en "sanktajn librojn", kiuj donas spiritan panon al homaj generacioj nun kaj dum la eterna estonteco. Se ili nur ĉiam – kun danko kaj amo al la ĉiela Patro – memorus kaj ĝuste komprenus, kion Li ĉe tiu travivaĵo permesis al ili konstati.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.