Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-21) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio   

 

 
14-a Ĉapitro
Meditado fariĝis la vojo al miaj spiritaj travivaĵoj
Estante 30-jara mi – malklera kaj senscia – iris iutage al sinjoro por prunti teozofian libron. Li estis tiam nekonata al mi, sed en la kontoro, kie mi laboris, kolego rekomendis lin pro liaj teozofilibroj. Tiu kolego ĝuste tiutempe studadis tian literaturon, kaj per nia interparolo mi do eksciis pri ĝi. Kaj ĉar en tiu tempo vekiĝis en mi forta deziro pri spirita scio, kaj granda emo por fari ion pli valoran ol la nuran nombrokalkulon, mi do interesiĝis pri la priparolita literaturo, kaj dank al mia kolego mi estis invitita hejmen al la antaŭe menciita sinjoro, homo tre afabla.
      Parolinte ioman tempon kun li mi foriris kun teozofia libro enmane, kaj kun liaj adiaŭaj vortoj ankoraŭ sonantaj en miaj oreloj: "certe vi baldaŭ iĝos mia instruanto".
      Kaj okazis laŭ lia antaŭdiro. La libron mi neniam finlegis. El la malmulta, kion mi sukcesis legi, mi memoras nur tion, ke ĝi igis min mediti pri Dio. Kaj dum mi klopodis iuvespere pri tiu meditado, ekokazis la travivaĵoj, kiujn mi baldaŭ poste priskribos. Post tiuj travivaĵoj mi ne plu kapablis daŭrigi la legadon, pro nuraj psikaj kaŭzoj; kaj de tiu tempo mia konscio mem estas neelĉerpebla spirita fonto, kiu faras ĉian literaturstudon tute superflua.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.