Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-21) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio   

 

 
13-a Ĉapitro
Mia stato antaŭ miaj spiritaj spertoj
De mia plej frua infana tempo ĝis iu vespero en marto 1921 mi estis tiom senscia pri "spiritaj realaĵoj" kiom kiu ajn ordinara homo hazarde renkontata. Mi sciis neniom pri senmorteco kaj renaskiĝo, neniom pri la leĝoj de la sorto aŭ pri la vera identeco de la bestaj estaĵoj, kaj same neniom pri la aŭtoritato de amo aŭ pri la granda mistero de kreado. Neniam mi senteble spertis en mia spirito la personan proksimon de Dio. Koncerne religion mi estis folio sen ia ajn surskribaĵo. Ke tiu mia nesurskribita stato povis konserviĝi ĝis la matura aĝo, estis kaŭzita de la cirkonstanco – ĉi-rilate feliĉa cirkonstanco – ke la sorto neniam kontaktigis min kun religia libro aŭ kun ia sekto, escepte kun la ordinaraj religilecionoj por infanoj. Tamen mi estis profunde religiema kaj sentis al Dio sinceran amon. Mi ne memoras eĉ unu tagon, kiam mi ne preĝis al Dio. Sed tiun religiecon mi tenis sekreta; ĝi estis sanktaĵo al mi. Jesuo estis mia plej alta idealo kaj mia gvidanto. En ĉiu embaraso mi demandis min tiel: "kion farus Jesuo en tia situacio?" Kaj neniam mankis respondo. Post nur kelkaj sekundoj mi sciis, kiel Jesuo agus. Ĉi tio pli kaj pli gvidis min antaŭen al la Patro, en la proksimecon de Dio. Kaj obeante ĉi tiun diecan instruon, kiu venis en ĉiu unuopa malfacila situacio, mi estis gvidata – nemakulita, sendifekta kaj savita – tra la multaj malfacilaĵoj, tentoj kaj kaptiloj, kiujn devas trapasi ĉiu tera homo naskita en la mondon.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.