Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-21) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio   

 

 
12-a Ĉapitro
Kial mia devo estas paroli anstataŭ silenti
Kiel antaŭe montrite, troviĝas okazoj ĉe kiuj silento povas havi terurajn sekvojn, kaj ĉe kiuj do estas pli bone paroli, eĉ se la parolo malagrable tuŝos la orelojn de nescianto kaj igos lin pensi pri "sinamo", "aroganteco" kaj "falsa aŭreolo". En tia situacio troviĝas pli-malpli ĉiu estaĵo, kiu spertis en si revelacion de la sankta spirito. Kaj ĉar ankaŭ mi travivis tian revelacion, ankaŭ al mi fariĝis devo paroli anstataŭ silenti, kvankam mi per la parolo riskas miskomprenon de multaj. Sed la aferoj iĝintaj faktoj en mia animo estas tiom gravaj kaj ekskluzive devigaj, ke malgraŭ la risko mi preferas paroli, ĉar per tiu parolo mi sentas min en kontakto kun la senco de la vivo kaj kun la intenco de Dio mem, pli ol se mi silentus. Kaj mi faras tion, egale kion ajn opinias nescianto, egale kiom da ĉagrenoj mi spertos pro miskompreno de la plimulto; ĉar nur la korpo estas mortigebla; mian spiriton neniu povas tuŝi. Surbaze de ĉi tio mi nun raportos iom pri la okazaĵoj, kiuj ebligis al mi montri, per sciencaj analizoj de la eterna mondbildo, ke la grandaj leĝoj kaj senmortaj aksiomoj – ĉu el granduloj bibliaj, ĉu el aliaj plejsaĝuloj – plenakordas reciproke kiel la eroj en matematika konstruo, kaj ke la plej altaj veraĵoj de la vivo do identas kun scienco, kun arto kaj amo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.