Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-21) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio   

 

 
11-a Ĉapitro
Ekzistas situacioj, en kiuj necesas paroli anstataŭ silenti
Al homo, kiu en sia evoluo postlasis la avidon pri admiro kaj gloro, estas malagrable paroli pri si mem, precipe se en la parolo li ne povas eviti esti la ĉefrolulo aŭ esti signata per ia aŭreolo de heroo. Sed ekzistas certaj situacioj, en kiuj silento povas signifi malamon, povas kontraŭi al la diecaj leĝoj.
      En tia situacio ofte estis ekzemple Jesuo. Kiam oni legas liajn vortojn: "kiu el vi pruvas kontraŭ mi pekon?" – "lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila"; – "mi kaj la Patro estas unu"; – "mi estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos"; – tiam oni ne kredu, ke tiuj eternaj vortoj estis esprimoj de ia sinadmiro aŭ gloramo, aŭ ke li frande ĝuis ilian eldiron. Tute kontraŭe, li tre bone sciis, ke ĝuste tiaj eldiroj poste kondukos lin al la kruco. Sed ĉi tiuj vortoj devis esprimi la veron en faktaj aferoj, la veron en revelacio supere grava por la evoluo de la homa sorto; kaj li ja estis la unua, kaj la sola, kiu pri tio posedis plenan scion. Li ja estis elektita peranto por la sankta spirito; li estis tiu bazo en la terzono, sur kiu la mondsava ago de la sankta spirito povis sin manifesti. Do, kiam sole li posedis faktan scion pri la manifesto de tiuj spiritaj aferoj, kaj kiam ja neniel estis decidite de Dio, ke tiuj aferoj restu sekretaj, – kiu alia, se ne li, tiuokaze devus malkaŝi ilin al la homoj? – Se li, modeste kaj humile silentante, retenus la veron pri si kaj ĉe si, liaj modesto kaj humilo transirus la limon de deco kaj iĝus malkuraĝo kaj spirita malforto; kaj la sekreto pri la mondsava plano restus sekreto ĝis la fino.
      En ĉi tiu situacio, vid-al-vide al ĉi tia risko, li devis paroli anstataŭ silenti, malgraŭ tio ke li ĉe la parolo ne povis eviti malkaŝi sin mem kiel la heroon aŭ la esencan principon en la parolataĵo. Sed, ĉar ja temis pri vero konigenda, kaj ĉar sole li havis fundamentan scion pri tiu vero, ja estis ĝuste li, kiu devis konigi ĝin kaj tiumaniere montri, kiom da potenco kaj aŭtoritato estas donita al li. Nur "malsaĝulo", kaj tiu kiu scias nenion pri Jesuo kaj lia ago, trovas sinamon, arogantecon aŭ frenezeton en liaj vortoj. Sed, ĉar ja ĉiam troviĝas sensciaj estaĵoj, kaj ĉar Jesuo estis la sola el la surteraj milionoj, kiu povis diri tiujn vortojn kun aŭtoritato, li kompreneble tuj estis miskomprenata de la plimulto, kiu konsideris lin freneza, ironie "kronis" lin kiel "reĝon de la judoj", kaj fine kun fanatisma blindeco kruele lin torturis kaj krucume mortigis.
      Sed liaj vortoj iĝis aŭreolo de lumo flamanta super la krucumito kaj super la tuta aro da mokantoj; liaj vortoj kreis luman vojon, laŭ kiu la menso de la sama mokintaro nun estas gvidata el primitivo kaj barbareco supren al la steloj. – Imagu, ke li tiam elektus silenti; imagu, ke timo pri moko, torturo kaj mortigo paralizus lian langon. La principo de mondsavo tiam fariĝus nehelpebla fiasko; kaj hodiaŭ ni posedus neniom el tiuj humanaj aranĝaĵoj de la kristeca civilizo, kiujn oni devas konsideri fruktoj el la vortoj de la mondsavanto, el lia surmonta prediko, el liaj paraboloj ekzemple pri la kompatema samariano; aferoj kiel filantropio kaj ceteraj bonfaraj aranĝaĵoj estus al ni tute fremdaj, egale kion ajn oni opinias pri la eklezio kaj la pastroj; la modernaj institucioj de leĝo kaj juro ne ekzistus, kaj mankus al ni hospitaloj kaj la tuta kuraca sistemo, kiu etendas sian helpon tra la tuta mondo al malsanuloj kaj vunditoj, en pacplenaj hejmoj kaj sur la teruraj kampoj de militbatalo. Se Jesuo tiam silentus, deprima malluma barbareco nun regus de maro al maro – eĉ pli ol fakte okazas, kaj nenie sur la tero enradikiĝus vera kristeco.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.