Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-21) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio   

 

 
10-a Ĉapitro
La esenco de la raporto pri la naskiĝo de mia misio, kaj la bazo de mia agado
Mi emfaze atentigas, ke ne gravas, ĉu mi estas tiu aŭ ĉi tiu, ĉu mi kapablas tion aŭ ĉi tion. Esence estas, ĉu mi povas pruvi, ke manifesto de la sankta spirito, laŭ biblia esprimo: "revelacio", okazis al mi, dum mi estis plene tagkonscia. Igi homojn "kredi" ĉi tiun revelacion ne estas la ĉefaĵo en mia penado; mia sola, mia ekskluziva tasko estas evidentigi al la homoj, ke tia revelacio aŭ manifesto de la "sankta spirito" ne estas io mirakla aŭ mistera, sed realaĵo simpla kaj videbla, kiun oni povas analizi kaj komprenebligi same kiel ĉiun ajn aferon el nia ĉiutaga vivo. Alivorte, mi celas nur tion: ebligi al la homoj, ke ili akiru scion en kampoj, kie ili antaŭe povis nur kredi kaj tial devis bazi sian vivon sur rakontoj de aliuloj.
      Krei scion kaj komprenon pri la kosmaj aferoj, krei estimon kaj respekton al la gvidaj kaj decidaj potencoj en la universo, kaj montri, ke la leĝo "amu unu la alian" estas scienco kaj feliĉa realaĵo, – ĉi tio iĝis al mi sankta tasko, la sola bazo de miaj ekzisto kaj agado. Ĉiu eta kampopeco en la ĝangalo de mistiko, kiun mi sukcesas science kulturi, por per tio fari Dion realaĵo en la konscio de homoj, estas al mi miloble pli valora ol blinda admiro de milionoj da "malsaĝuloj".
      Esperante, ke vi komprenos ĉi tion, kaj ke tio helpos vin akiri la ĝustan veraman sintenon, se vi daŭrigos la studon de miaj manifestaĵoj, – mi nur atentigas pri jena vorto de via propra mondsavanto: "Per la fruktoj oni konas la arbon". –
      Fari sciencon, kaj per tio amon, el la eternaj veraĵoj, el la plej gravaj eldiroj de la saĝuloj, – ĉi tio estas miaj fruktoj."


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.