Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-21) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio   

 

 
1-a Ĉapitro
Homoj, kiuj pretas agnoski praajn "revelaciojn", sed rifuzas agnoski nuntempajn
Ĉar miaj verkoj kaj cetera laboro jam estas konataj de multaj homoj kaj al ili fariĝis baza faktoro de la vivo, mi opinias utila doni al tiuj homoj skizon pri la okazintaĵoj, tra kiuj mi venis al mia spirita misio.
      La fenomenoj, kiuj min alvokis, estas tiom neoftaj kaj strangaj, ke la nura priskribo de iliaj detaloj konsternas la plej multajn legantojn; ordinarulo sciante nenion pri tiaj aferoj juĝas ilin nura malracia fantaziaĵo; estuloj netoleremaj pro nesufiĉe evoluinta amkapablo pleniĝas de "sankta kolero" kaj indigne nomas min "demonhavanto" kaj "blasfemulo" kaj juĝas min matura por frenezula gardejo. Faktoj jam montris, ke ekzistas eĉ homoj, kiuj konsideras min "Antikristo", "falsa mesio" aŭ io simila.
      Tiaj homoj estas kvazaŭ sugestiitaj de la opinio, ke "revelacio" apartenas nur al la antikva tempo de la bibliaj personoj. Kvankam – sur la konscinivelo de tiaj homoj – oni en jarmiloj elkriadis de religiaj kaj edukaj katedroj, endome kaj sur placoj, en urboj kaj kamparo, ke "la spirito de Dio ŝvebis super la akvo", ke "Dio parolis" al Adam kaj Eva, al Moseo kaj al la profetoj, ke Jesuo "apoteoziĝis" sur la monto, ke la apostoloj "pleniĝis de la Sankta Spirito", kiu aperis kiel "langoj kvazaŭ el fajro sur ĉiu el ili", kaj ke (pri Paŭlo) "subite ekbrilegis ĉirkaŭ li lumo el la ĉielo", – tamen la plej multaj sur la nomita nivelo nepre rifuzas agnoski, ke similaj fenomenoj povas okazi nuntempe, meze de nia epoko de modernaj scienco kaj tekniko.
      Sur la nomita konscinivelo oni trovas tute natura, ke la "spirito de Dio" aperis antaŭ Moseo kiel "brulanta arbetaĵo", kvankam tiu Moseo estis murdinto; oni trovas tute natura, ke "brilego de lumo" ĉirkaŭŝvebis Paŭlon, kvankam li estis rigora kontraŭulo kaj persekutanto de Kristo; kaj neskueble oni fidas ĉe tiujn rakontojn. Sed se homo hodiaŭ rakontas, ke li "ĉirkaŭiĝis de la sankta spirito", ke li "unuiĝis kun la Patro", aŭ ke li fariĝis "la vojo, la vero kaj la vivo", oni ne kredas lin sed kontraŭe severe indignas, egale kiom ajn honesta kaj pura lia vivado estas, aŭ kiom ajn science li povas pruvi sian aserton.
      Ĉi tio tamen estas tute natura. La priparolatoj estas ankoraŭ neliberaj en la kampoj de religio kaj de logikaj pensado kaj analizado. Pro manko de sendependeco ili ne kuraĝas devii de la oficiala idearo de la "grego", kiu idearo estas al ili neskribita sed tamen nerompebla leĝo, estas la irilo, per kiu ili tenas sin religie starantaj, dum ilia pensado ankoraŭ estas senforta kaj timema en la labirintoj de la vivmistero. Kaj ekster la limoj ĉirkaŭ la religiaj tradicioj kaj dogmoj la vivo fariĝus al ili danĝera dezerto, en kiu ili – pro sia manko de movkapablo – spirite mortus pro malsato, aŭ alimaniere mizere pereus.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.