Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-16) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Pasko   

 

 
9-a Ĉapitro
Renkonto inter Judas kaj la mondsavanton la regno de mortintoj.
Estas nokto en Jerusalem. Jam antaŭ longe la suno subiris post la unua, la granda, sankta vendredo. Pezaj melhelaj nuboj ŝvebas super Golgota. Nur unu sola stelo ĵetas sian malfortan lumon tra okaza truo en la nubaro. Sed la dorne kronita reĝo ne estas trovebla ĉe Golgota. Ni povas retrovi lin kiel luman spiriton en la "korto" de lia propra regno, tio estas en regiono tuj limanta al la fizika mondo, regiono, kiun ĉiu viva estaĵo devas trapasi survoje de fizika ekzisto al spirita, regiono el kiu oni povas, sub specialaj kondiĉoj, rilati al la fizika mondo kaj sin remontri al postvivantoj en la materia sfero. En tiun regionon venas ĉiu estulo tuj post la morto; tie li estas purigata kaj preparata por posta vizito en pli altaj diaj regionoj. Senescepte ĉiuj faras tiun viziton, antaŭ ol ili denove enkarniĝas en la materia mondo. En tiu dia korto antaŭ la plej altaj "loĝejoj" en "la domo de la Patro" ni trovis la mondsavanton tre okupata per instruo kaj helpo al "enkarceraj spiritoj". En la lumo de lia granda amo multaj animoj turmentataj de tio, ke sur la tero ili pensis nur pri kontentigo de maldecaj kaj detruaj avidoj, liberiĝis provizore kaj estis gvidataj al regiono de la Patro.
      En tiu korto, tiu regno de ombroj, estis ankaŭ juna sinmortiginto treege suferanta. Li estis Judas, unu el la disĉiploj de Jesuo. Sur la tero li fervora kaj malpacienca, miskomprenis sian majstron, eĉ per kio li perfidis lin kaj tiel helpis la malamikojn lin kapti kaj forkonduki. En ioma distanco li poste sekvis la evoluon de la okazoj; sed kiam li vidis, kiel Jesuo sin tenas antaŭ siaj torturantoj, liaj okuloj kvazaŭ malfermiĝis, tiel ke li subite vidis en Jesuo la"mondsavanton". Sed rekte "vidi" la mondsavanton estas la sama kiel vidi la "sanktan spiriton", kaj vidi ion tiom blindige brilan, ne estante pura, estas danĝere, ĉar la influo de la altaj kosmaj radioj aŭ amenergioj sur la nemulte evoluinta konscio de la individuo estas multe tro intensa kaj povas en malfeliĉaj okazoj estigi mensan malsanon aŭ eĉ sinmortigon. Al Judas okazis tio, ke li – en la dia lumo de la sankta spirito – subite vidis sian animon nuda, en ĝia kruda kaj malhonesta stato; tio aperis al li tiom kontrasta al la bildo de la majstro Jesuo – pri kies martireco li mem estis kulpa, ke li de tiam abomenis kaj malamis sin mem.
      Tiun teruran vidaĵon sin mem, li ne povis forigi. Li ankaŭ ne povis neniigi la efikojn de sia perfida ago, aŭ iom mildigi la suferojn de Jesuo, la majstro, kiun li mem per hipokritakiso faris nehelpebla, donante lin en la brutalajn ferajn manojn de armiluloj. Pro tiu senpoveco li malesperis kaj sciis nenian saviĝon. Antaŭe li povis abunde ĝui la amon kaj saĝon de la majstro; sed per propra ago li faris netransireblan abismon inter si kaj sia dia protektanto. Li klopodis proksimiĝi al la kruco de Jesuo, sed vane; la armiluloj krude forpelis lin, dum ridegis moke la pastroj kaj ceteraj ĉeestantoj. Tiam maturiĝis lia lasta terura decido en la fizika sfero. Malesperante pro tio, ke barita estis al li ĉiu vojo al la savanto, eĉ tiu al la piedo de lia kruco, ke do estis definitive neeble al li proksimiĝi al la sola, kiu povis mildigi liajn suferojn, neeble genui en la polvo antaŭ li kaj plorante peti pardonon kaj benon, – li foriris kaj sin mortigis. Sed ĉe tio lia senmorta spirito iris trans la sojlon de la "korto" antaŭ la regno de lumo, venis en la saman korton, en kiun ankaŭ Jesuo iris post la liberiĝo el sia fizika korpo.
      En tiu korto revekiĝas ĉiuj estuloj post la fizika morto. Ili alvenas kun precize la samaj inklinoj kaj pensoj, la sama sentado pri bonfarto aŭ sufero, al kiuj ili estis ligitaj tuj antaŭ la morto. Homoj, kiuj havis puran konsciencon kaj profundan amon al proksimuloj vekiĝas ĉi tie al la sama feliĉa stato. Sed homoj kun ŝarĝita konscienco, homoj afliktataj kaj angoraj, vekiĝas kun tiuj samaj realaĵoj daŭre aktivaj. Ankaŭ Judas do venis en tiun lokon. Li estis tie ĉirkaŭata de malfeliĉaj spiritoj, kaj li mem estis unu el la plej malfeliĉaj. Sed jam de malproksime la nelacigebla majstro observis lin inter la aliaj malfeliĉuloj kaj vidis lian sinceran penton kaj fortan deziron pri absolvo.
      La rigardo de Judas vagas preskaŭ estingita en tiu dezerto de malesperuloj. Lia konscienco lin turmentas, nigra melankolio malheligas lian psikon, kaj li sentas sin ekster ĉia eblo por iam feliĉiĝi. Sed subite haltas kaj rigidiĝas lia rigardo: "Kio do estas tio?" Ŝajnas al li, ke malproksime aperas malgranda luma punkto. Ĝi proksimiĝas, pli kaj pli, kreskas, akceptas grandiozajn dimensiojn, kaj vidiĝas fine kiel mondvasta aŭreolo ĉien radianta. Lia koro pleniĝas de mirinde feliĉiga sento, kian li neniam antaŭe spertis. Li sentas, ke io neeldirebla, io dia, venas super lin. Kaj jen – kiel lumaj radioj de leviĝanta suno vibras invito en tiun malesperan nokton de malfeliĉaj spiritoj, la invito: "Venu al mi ĉiuj, kiuj estas ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos".
      Judas kvazaŭ najliĝas al la loko. Tio ja estas la voĉo de lia majstro. Ĉu vere estas eble, ke tiu lumanta estaĵo meze de la grandega aŭreolo estas la metiisto el Nazaret, la viro, kiun oni sur la tero opiniis frenezeta fanatikulo, falsa profeto, ribelanto kaj krimulo, homo kiu pli ol ordinaraj rabistoj kaj murdintoj meritis mortpunon? Jes, dubi pri tio estas neeble. La konataj trajtoj lumas kun neesprimebla klaro, kaj ankaŭ la manojn Judas rekonas, sed – ili havas postsignojn de – la krucumiĝo. Kvazaŭ batata de fulmo Judas denove vidas sian propran kunagon en tiu dramo. Lia psiko denove malheliĝas, kaj sentante sin tro malinda por esti proksima al la majstro li klopodas forkuri. Sed li ne sukcesas, la majstro jam estas tute proksima, kaj lia amo malebligas ĉiun fuĝon, ĉiun sinretiron. La mondsavanto premas sian malfeliĉan disĉiplon al sia brusto, kaj tra la spaco sonoras la vortoj: "La filo de homo venis por serĉi kaj savi tiujn, kiuj estas perditaj".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.