Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-16) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Pasko   

 

 
8-a Ĉapitro
Informo kiamaniere la homoj akceptu sian sorton
La supre priparolita parto de la granda diservo en la ĉefurbo de Palestino estis manifestata rekte en la fizika sfero, kaj iom post iom ĝi transformiĝis en grandajn ondojn de lumo, kiuj disvastiĝis tra la mondo kaj la jarcentoj. Sed alia parto, la lasta, de la diservo manifestiĝis en la spirita sfero kiel spiritaj lumondoj, kiuj poste aperis kiel videbla fizika manifestaĵo.
      La unua parto de la granda lumradiado dokonsistis en tio, ke viro, ŝajne ordinara sed tamen animita de puro, saĝo kaj amo, estis traktata de siaj kunuloj per moko kaj perfido, per kruelaj turmento kaj torturo kaj finfine mortigo. Alivorte, ĉe tiu granda diservo ni vidis elmontrata koncentriĝon de ĉiuj suferoj, kiuj povas trafi terajn homojn en la ĉiutaga vivo. Sed notinda estas la diferenco, ke la suferoj de ordinara homo venas kiel efikoj el liaj antaŭaj agoj, en nuna aŭ en antaŭa vivo; sed la suferoj de Jesuo ne estis de li kaŭzataj, ĉar li jam en antaŭaj ekzistadoj atingis perfekton. Liaj suferoj okazis laŭ lia propra konsento kaj volo. Li jam atingis pli altan sferon. Lia regno ja ne estis el ĉi tiu mondo. Li estis misiisto veninta el pli alta mondo, el konscisfero, kiun elmontri sur la tero estis lia misia tasko. Ĝuste tiu alta evolustadio ebligis, ke li povis konservi sian noblegan dian agmanieron tra ĉiuj suferoj, meze de sia senkulpeco, tiel ke li ne fariĝis malserena, envia kaj venĝema, aŭ apatia aŭ ateista – kiel foje okazas al tera homo pro suferado, sed ke liaj amo kaj alta konduto restis nemakulitaj. Kaj ĝuste tiu kvalito faris lin modelo por la teraj homoj, modelo montranta kiamaniere ili sintenu kontraŭ suferoj. Ili ja ne estas senkulpaj, kiel jam montrite, sed tio ne tuŝas ilian rilaton al la modelo, ĉar pro siaj nescio kaj nesufiĉe evoluinta konscistato ili kredas sin senkulpaj. Preskaŭ ĉiuj teraj homoj estas tute sen scio pri la nevideblaj kaŭzoj de siaj suferoj, ĉu malsano, ĉu malsato aŭ alia mizero, kaj sekve ili ankaŭ ne povas imagi sian propran kulpon. Kaj ĝuste pro tio la Kristomodelo fariĝas tiom pli valida kaj altvalora por la homoj. Tio, ke ili fakte estas kulpaj, ja ne igas la imitadon de lia agmaniero malpli necesa.
      La unuaj grandaj lumradioj de la kruco do informis, kiamaniere homoj akceptu sian sorton. La informo montris, ke se homo ĝin akceptas, li ricevas forton en la animo por elteni ĉiun sorton, li konstatas sian ekziston konforma al lia destino, li spertas intiman rilaton al Dio, kaj sentas ke Li estas bona Patro, al kiu oni plenkonfida kaj feliĉa povas transdoni sian spiriton, tiel ke ĉe la morto nenia timo sentiĝas. Alivorte, ni vidis, kiel vera perfekta difilo vivas kaj mortas en sublima kontakto kaj harmonio kun la Patro.
      Sed la savo de la mondo entenas pli ol tiun informon. Ankaŭ estis tre valore sciigi, aŭ pruvi, ke vivanta estaĵo estas pli ol fizika fenomeno, ke malantaŭ la fizika korpo ekzistas alia korpo, kiu kapablas konservi la konscion, kiam la unue nomita korpo forfalas, korpo supermateria kaj sublima, en kiu la estulo povas postmorte aperi, kaj tiel, neĝenata de fizika materio, manifesti sian eternan ekziston. Tial ni nun ankoraŭ foje direktos nian rigardon al la granda lumaŭreolo de la mondampleksa diservo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.