Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-16) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Pasko   

 

 
7-a Ĉapitro
De "di-homo" la tero estas spirite turnata en direkton al lumo kaj amo
Supre ni do ĉeestis la grandan diservon sur ĉion, tiun ĉioampleksan mondodramon, ĉe kiu la modelo de perfekta homo, kaj la plano pri la posta historio de la tero, estis elmontrataj antaŭ la mirantaj okuloj de la generacioj de du jarmiloj. Post tio ni nun memorigos al ni la detalojn en la grandaj okazoj, por ke ni pli klare ilin konsciu.
      Ĉe la komenca lumeto de la transcenda diservo ni vidas infaneton kreski en malriĉa medio. Li vivis en unike intima kontakto kun sia ĉiela Patro, kaj al la potenco kaj la naturo de la sankta spirito li estis tiom impresebla, ke li, elkreskinte, estis sentata de siaj kunuloj kiel varma fonto, kies "vivanta akvo" purigis "leprulojn"; – kiel brilanta suno, kies lumo penetris eĉ blindajn okulojn; – kiel inspira amfonto, kies ĉefa ĝojo estis pardoni "pekojn", absolvi kunulojn; – kiel revelacio de tiom ĉiopenetra sentado pri ĉeesto de Dio, ke "malpuraj spiritoj", malicaj emoj, forfuĝis, mallumo ĉesis kaj kompatinduloj reekhavis sian sanon. Kaj li daŭre estas sentata kiel volo tiom transcenda kaj dia, ke ĝi "obeigas la ventegon" sur la oceano de homaj pasioj, kaj direktas sur la mirinde serena marode paco la "boaton", la teron, la kulturon, kun la fidelaj disĉiploj de la amo, en la grandan savan havenon de la lumo. Kiel la Patro li estis intima al ĉiu, riĉa kaj malriĉa, granda kaj malgranda, bonkora kaj malica; li rilatis al "impostistoj kaj pekuloj", kaj en ĉiu vivanta estaĵo li vidis Dion, sin mem.
      Sed tiu brila ekzistado tamen ne estis la apogeo de la granda diservo, ĝi estis nur akcesoraĵo ĉirkaŭ la kerno en la evoluanta miraklo, ĝi estis nur la freŝa aero, kiu neeviteble sentiĝas proksime de maro, kaj tial ĝi ne estis tiom forta, ke ĝi povus trapenetri la peze nigran nebulon de barbareco kaj venĝmoralo, la tiam ĝeneralankoncepton pri grando, majesto kaj dio. Kun nur tiu akcesoraĵo la Nazaretano estus juĝita frenezulo, kaj li estus malaperinta en la granda tombo de forgeso. Sen tio, ke la sankta spiritojn ankoraŭ pli alta grado sin manifestis tra liaj agoj, la efikoj de tiuj agoj neniam estus atingintaj la forajn generaciojn de la postaj jarmiloj. Sed kvankam la menciita parto de lia agado ne posedis forton por sufiĉe profunda impreso, ĝi tamen kapablis krei tiom fortan reagon, ke kun tiu kiel malhela fono la granda diservo povis aperi kun brila klaro, kaj ke ĉiuj detaloj tiom strikte konturiĝis, ke ili eĉ jarmilojn poste estas klare videblaj al milionoj da homoj. Jam nun la eternaj vortoj de Golgota sonoras super ĉiuj kontinentoj kaj vibras de poluso ĝis poluso.
      Sur tiu malhela fono ni vidas la luman konscion de la dihomo penetre radii laŭ siaj diversaj nuancoj. Tie la tera homo povas studi la modelon de sia estonta brila ekzistado, kiam li kaj la Patro "estos unu". Rigardante al la kruco de Golgota, oni vidas "la vojon, la veron kaj la vivon". Ĉe la kruco estas montrata tiu sola teniĝo kontraŭ sufero, kiu ebligas la "leviĝon" de besto al homo.
      Sur Golgota ni vidas travivata ĉiun imageblan gradon de sufero, pli-malpli konata en la ĉiutaga tera vivo. La plej kruela konspiro de miskompreno kaj envio, de malestimo kaj kalumnio, moko kaj venĝo, kulminas tie, kiam dorne kronita nuda viro pendas najlita al kruco alte super la kapoj de malica homamaso. Tio, ke manoj kaj piedoj estas per najloj fiksitaj al la kruco, kaŭzas, ke ĉiu movo, eĉ la plej malgranda, faras pluajn ŝirojn en liaj karno kaj nervoj, estigas nemezureblajn dolorojn. Pro febro la tuta korpo ŝvitas varmega. Strioj de sango desegniĝas malsupren de la pikanta dornaĵo ĉirkaŭ lia kapo. Ĉar estas al li neeble forviŝi la sangon, ĝi eniras la okulojn. Tra nebulo de sia propra sango la mondsavanto vidas la lastan bildon de siaj turmentantoj, tra tiu ruĝa nebulo li konstatas, kiel la homoj taksas lian amon al ili, lian batalon por la vero: kiel la krimojn de rabistoj kaj murdistoj. Dum kvazaŭ fajro brulas tra liaj vejnoj, kaj li sufokiĝas pro soifo, flustras lia seka lango: "Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?" – Kaj jen pli alta kontakto estiĝas inter la ĉiela Patro kaj la elektita filo. La sankta spirito ekvibras tra lia turmentatadelikata nervaro. La ruĝa nebulo malaperas, kaj dia klaro ĝin anstataŭas. Nun li vidas en siaj turmentantoj nur pli junajn, spirite senspertajn fratojn. En lasta granda ondo de amo li prenas ilin al sia koro. Sed en tiu sama momento tremis ĝisfunde la tero, la suno perdis sian lumon, kaj fulmo frapis la templon tiel, ke la baro antaŭ la plej sanktejo disŝiriĝis. Mortiga timo atakis la krudajn ekzekutantojn antaŭe tiom sinfidajn, kaj multaj ekgenuis tremante antaŭ la kruco. Tra la mallumo brilis la radioj de la sankta spirito super la ĉeestantojn, kaj el la lipoj de la"filo de homo" vibris tra la spaco: "Patro, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras". Ĉe tiu torento da ĉiela lumo la tero turniĝis en novan spiritan direkton. Evangelio de amo, la Dio mem de amo, montriĝis tie, kie ĝis tiam ŝajne nur kolero, venĝo kaj puno regis. Intimarilato realiĝis inter la kreinto de la mondo kaj estaĵo el karno kaj sango. La tera homaro ricevis sciigon de sia eterna Patro. La sendito de Dio turnis sian rigardon al la ĉielo. Kiam vespera freŝa venteto klopodis iomete mildigi la dolorojn de la dia martiro, tiu eldiris la eternajn vortojn: "Estas finite", kiuj kiel plua aŭreolo de lumo vibris super la mondon.
      Per lasta fortostreĉo la dorne kronita difilo malfermis la okulojn por ankoraŭ foje rigardi al la amata homaro ĉe la kruca piedo; kaj kun tiu lasta bildo en sia estingiĝanta rigardo la sendito de Dio forlasis la fizikan mondon, dum la palaj lipoj elspiris: "Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton". Tiuj vortoj montris la vojon de la difilo: de la tero al la regno de lumo. – Kaj simbolo de lumo fariĝis por eterne – la kruco.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.