Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-16) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Pasko   

 

 
5-a Ĉapitro
La kaŭzo, kial ni ĉi tie parolas iom profunde pri la agmaniero kaj suferoj de la mondsavanto.
Kiel menciite la homoj devas proprigi al si la agmanieron de la mondsavanto por fariĝi savataj. Pro tio estas necese, ke ili estu instruataj pri tiu agmaniero, ne nur teorie sed precipe ankaŭ per praktika agado. Tian instruon povas doni nur estulo, kiu mem estas "savita", do estulo tiom evoluinta, ke li "unuiĝis kun la Patro" kaj konscie sentas sian vivon parto de la universa vivo kun ĝiaj perfektaj diaj leĝoj, estulo kiun la sankta spirito per la konscio pri senmorteco altigis super la materion, super ĉiujn dolorojn, kaj faris lin neinfektebla al la mallumaj fortoj. Estas ĝuste tiaj estuloj, kiuj gvidas la evoluon de la homaro. Laŭ certaj tempaj intervaloj naskiĝas tiuj estuloj en la fizika sfero, enkarniĝintaj per tera materio. Inter tiuj estuloj Jesuo el Nazareto estas tiu, kiu pli konvinke ol la aliaj atestis pri dia aŭ kosma konscio per ampleksa praktika agado, kaj aperis kiel plej hela radianta modelo koncerne tiun agmanieron, kiu estas la sola "savo de la mondo". Ni restu do momenton ĉe la piedoj de tiu modelo, la plej brilanta sur la terglobo. Ni rigardu, ne per fizikaj okuloj sed per sPiritaj, malantaŭen tra du jarmiloj. La okazintaĵojn sur Golgota ni tiros pli proksimen, tiel ke la ĉefaj detaloj de la psiko de la mondsavanto fariĝos klare videblaj. Kaj sen konsidero al tio, "kio estas skribita", ni metos la eternajn vortojn de Jesuon ilian ĝustan lokon, nome meze de la kulmino de suferoj kaj mallumaj cirkonstancoj, por kiuj liaj vortoj estas la kuracilo: tiel ili laŭmerite reliefiĝas en la ĝusta lumo.
      Kiel kuracisto ne povas montri sian kapablon kaj fariĝi taksata laŭ sia merito, dum li havas ĉirkaŭ si nur sanulojn, same tiel la agoj de la mondsavanto, la grandiozo de lia amo kaj pardonemo, ne povas plene evidentiĝi kaj ricevi merititan agnoskon, dum li estas en medio de nur amikoj. La plena ĝusta bildo de la mondsavanaturo de lia konscio montras sin nur ĉe lia ĉeesto kun murdemaj malamikoj, en liaj agoj kontraŭ homoj, kiuj lin perfidis, kalumniis kaj torturis, ĉar ĝuste tie la grando de lia spirito videbliĝas tiom konvinke, kiom tio povus okazi en neniu alia situacio. La tasko de ĉi tiu libreto tial ne estas esplori, ĉu la rakontoj el la Biblio estas aŭtentikaj aŭ ne, sed ĝi celas doni kosman analizon de la veraj manifestaĵoj el la mondsava konscistato, kiel ili montriĝis en la ĉi tie priparolotaj situacioj. Kaj direktataj de tiu celo ni nun sekvos la senditon de Dio tra la kulmino de liaj suferoj, ĉe kiu estiĝis la senmortaj vortoj kaj agoj, kiuj faris lin dia modelo por la estuloj ĉe ties evoluo de besto al homo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.