Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-16) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Pasko   

 

 
4-a Ĉapitro
La alpreno de la agmaniero de la mondsavanto estas por la homaro la sola vojo al "saviĝo".
La "savo" de la mondo do ne konsistas enmildigo de "kolera" Dio, ĉar "kolero" ne estas pensklimato de Dio; ĝi estas nur imagaĵo en la konscio de spirite nenaskita animo. La "savo" ankaŭ ne konsistas en ofero pro "pekoj" de la homaro, ĉar homaro ne povas "peki", same kiel bestoj kaj vegetaloj ne povas "peki" kaj mineraloj ne "krimi". La homaro konsistas el vivantaj estaĵoj; vivantaj estaĵoj troviĝas en iu stadio de evoluo, kaj ĉiu evolustadio estas formita de la faktoj kaj spertoj, kiujn renkontis la individuo en la antaŭaj stadioj de sia evoluo. La aper- kaj agmaniero de individuo do estas devige bazita sur antaŭe akiritaj spertoj kaj scioj. Estontaj spertoj ja ne povas influi nunan agon, Ĉar nunaj agoj de individuo do estas limigitaj de liaj ĝisnunaj spertoj kaj akiritaj kapabloj, tial ili kompreneble estas neperfektaj kaj kriplaj kompare kun estontaj agoj de la sama individuo. Pri tiu kripleco la individuo do ne kulpas: kaj ĉar li estas senkulpa koncerne la kvaliton de sia agmaniero, estas neeble juĝi lian agon "peko" aŭ "krimo", egale kiom ajn malhela, kruda kaj kruela ĝi aperas. Ĉia ago atestas pri stadio, kiun la individuo devas trapasi kreskante de malalta ĝis alta evoluŝtupo, tiel same kiel li trapasas diversajn gradojn de fizika grando kreskante de infano ĝis plenkreskulo.
      De kosma vidpunkto do ne ekzistas krimo aŭ peko, kaj sekve ankaŭ ekzistas nenio, por kio fari pro pekan oferon. Sed ĉia ago sekvigas efikojn, kaj tiuj efikoj, ĉu helaj aŭ malhelaj, ĉu ĝojigaj aŭ ĉagrenaj, estas necesaj por la evoluo kaj konsciformiĝo de la individuo. Ĉia vera scio kaj kompreno ja estas identa kun postefikoj de agoj. Senigi individuon je tiuj efikoj estus ago tre kontraŭa al amo, ĉar ĝi neebligus al li ĉian pluan evoluon kaj restigus lin sur primitiva konscinivelo. Providenco, kiu tiamaniere haltigus la evoluon de individuo kaj malhelpus lin atingi ekzistoformon pli altan kaj feliĉan ol la nuna, kaj sekve kondamnus lin al eterna erarado kaj nescio pri la vera alta analizo de la vivo, – tia Providenco estus kulmino de kruelo. Sed tia la vera Dio ne estas. Dio povas esti nur kulmino de amo. Tial la universo, ĉiuj ĝiaj detaloj kiel la tuto, ĝiaj leĝoj kaj direktado, – ĉio esprimas la plej altkvalitan amon al la individuoj; ĉio celas, ke ĉi tiuj atingu la plej altan evoluon de konscio, de kompreno liaj belartakapablo; mallonge dirite: ĉio celas, ke la vivanta estaĵo fariĝu perfekta bildo de Dio. Por fari pro pekan oferon do estas nenia motivo; peko ja ne ekzistas. Tial la evoluinta estulo ne krias al Dio por liberiĝi de la respondeco pri faritaj agoj aŭ de ties efikoj, egale kiom ajn doloraj ili sentiĝas, ĉar li agnoskas ilian neceson. Li deziras nur tion: "plenumiĝu ne mia volo sed Via". Nur primitiva estulo kontraŭstaras la amon de la Providenco, kiel ankaŭ infano foje kontraŭstaras tiun parton de la gepatra amo, kiu konsistas en purigo, eduko kaj instruo.
      Liberigi la homojn de la efikoj de iliaj malbonaj agoj, kaj restigi ĉe ili la efikojn nur de bonaj agoj, tio do ne "savus" la mondon. Tia ago de la Providenco ja estus – laŭ la antaŭe dirita – ne "sava" sed "pereiga" al la homaro. Homo liberiĝas el la mallumo nur per tio, ke li forrifuzas la realaĵojn, el kiuj sekvas la mallumo. La tasko de mondsavanto estas plenumata nur, se li per propraj agoj montras, kiel tiu forrifuzo estas farebla, – se lia ĉiutaga agado esprimas veran amon al ĉio kaj ĉiuj tiomgrade, ke la ĉeesto de Dio sentiĝas ne nur en la lumo sed ankaŭ en la mallumo, – se li atestas, ke ankaŭ tiuj, kiuj malamas kaj persekutas, estas nian festaĵoj de Dio, – se li igas evidenta, ke li kaj la Patro estas unu, kaj se li manifestas sian senmortecon, sian kosman konscion aŭ la "sanktan spiriton". La "savo" de la mondo konsistas en nur tio, ke la homaro agnoskas kaj proprigas al si tiun agmanieron de la mondsavanto.
      Tamen troviĝas la tiel nomata "pardono de pekoj", sed tio efektiviĝas nur en tiuj okazoj, kiam la efikoj de eraro aŭ "peko" estus tute superfluaj al la individuo. Tiuj efikoj ja estas superfluaj, se jam antaŭ la realiĝo aŭ reveno de tiuj efikoj la individuo laŭ efikoj de alia vojo ekhavis la necesan kaj celitan sperton aŭ konscipliiĝon.
      La homaro do ne "saviĝos" per forfuĝo de la efikoj de propraj agoj; ankaŭ ne per tio, ke mondsavanto prenus sur sin la punon pro tiuj agoj. Ĝi estos "savata" nur tiumaniere, ke ĝi, kun sincera rekono pri antaŭaj eraroj, kaj plenekonsciante sian senkondiĉan respondecon, ordigas sian praktikan vivon laŭ la evoluo kaj maturo akiritaj pro la faritaj eraroj, kaj penadas fari bonon, kie ĝi antaŭe faris malbonon, agi ĝuste, kie ĝi antaŭe eraris, Nur per tio la homaro atingos veran feliĉon, disimilan konscion kaj beatan ekzistadon.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.